Startejo
La korpo de la homo
Malsanoj
    Infektaj akutaj
    Infektaj kronikaj
    Infanaj
    Koraj kaj arteriaj
    Vejnaj kaj limfaj
    Spiraj
    Alergio kaj astmo
    Nazaj
    Orelaj
    Faringaj kaj laringaj
    Digestaj
    Hepataj kaj galkanalaj
    Karencaj
    Metabolaj kaj endokrinaj
    Urinaj
    Sangaj
    Nervaj
    Mensaj
    Hau'taj
    Viraj
    Virinaj
    Ostaj, artikaj, muskolaj, tendenaj
    Okulaj
    Malignaj
Terapioj
Famaj naturkuracistoj
Fakvortaro
Fakverkaro
Kongresoj
Au'toroj
Kontakto
Ligoj

Aneksito

estas samtempa inflamo de la salpingo kaj la ovario (aneksaĵoj), unu aŭ ambaŭflanka. Tre malofte inflamiĝas la salpingo aŭ la ovario aparte, kaj tio ŝuldiĝas al la apudeco de tiuj organoj kun intimaj sang- kaj limfcirkulaj rilatoj.

Plej ofte gonokokoj kaj streptokokoj estas la kaŭzantoj de aneksito: la un-uaj deirante de la vagino (infekto dum koito); la duaj post sepsa akuŝo aŭ aborto. Kojlobaciloj povas ankaŭ ĝin kaŭzi, kiam la inflamitaj intesto aŭ apendico algluiĝas al la salpingo aŭ al la ovario. Malpli oftaj kaŭzantoj de aneksito estas: tuberkulozo, sifiliso, tifoida febro ktp.

Kiam ĝi estas komplikaĵo de metrito, ĝi komenciĝas malrapide. En aliaj okazoj ĝi komenciĝas subite per tremo, febro, rektuma tenesmo, intensa doloro de la malsupra parto de la ventro kaj rigideco de la ventraj muskoloj.

Dum la stata fazo de la malsano persistas la doloro, kiu intensiĝas kelkajn tagojn antaŭ la monataĵo (malsimile al metrito, ĉe kiu la doloro kaj la menstruo komenciĝas samtempe) kaj dum la koito. Ĝi propagiĝas al la anuso, kokcigo, lumbo kaj femuroj. Kelkfoje prezentiĝas ankaŭ nervaj perturboj, dispepsio kaj, pro la samtempa metrito, leŭkoreo kaj/aŭ troa menstrua sangado.

La inflamo de la salpingo povas ĝin obstrukci, kaj tiu obstrukco estas ofta kaŭzo de virina sterileco. La aneksito povas ankaŭ estigi peritoneiton.

La kuracado estas same kiel indikite por metrito (uterito).

Oni konstatis, ke la ĥirurgoj ofte fortranĉas sennecese la ovariojn, kaŭzante tiel sterilecon kaj aliajn malbonaĵojn.



supren

Virinaj malsanoj / Malsanoj de la mamoj

© 2005-2007 MZ-Verlag