Kelkfoje la virino naskas antaŭtempe ne vivkapablan idon pro diversaj kaŭzoj: Traŭmato; uteraj inflamo, delokiĝo, tumoro (benigna aŭ maligna) aŭ misformo; akutaj aŭ kronikaj toksiĝoj (plumbo, tabako, alkoholo, karbo-na monooksido ktp.) kaj infektaj (tuberkulozo, sifiliso, malario ktp.) malsanoj; gravaj ren- kaj kormalsanoj; psika ŝoko ktp. Jen kelkaj kaŭzoj de aborto atribueblaj al la patro: sifiliso, alkoholismo, plumbismo (toksiĝo per plumbo), maljuneco ktp.
Por preventi la aborton, oni devas kuraci la malsanojn, perturbojn ktp. antaŭ la gravedeco. Strikta observado de la naturaj faktoroj de la sano estas nepre necesa. Ne forgesu, ke la preventado devas starti 20 jarojn antaŭ la naskiĝo de la infano; tio estas, fare de la estontaj gepatroj.
Ĉe minaco de aborto, la kuracisto decidos ĉu ĝi estas evitebla aŭ ne. Kelkfoje, eĉ se evitebla, ne indas eviti ĝin, kiam la virino suferas de grava albuminurio aŭ kormalsano, nebrideblaj vomoj ktp.
Kiam la aborto estas evitebla kaj evitinda, jen la kuracado: absoluta enlita ripozo; klistero de 1 litro da varmeta akvo pro fekincitado, kaj poste (nun per klisterpilko) klistero de 50-60 gramoj da dekokto de papavo aŭ papaveto, varmeta, retenota laŭeble longe, kaj ripetota ĝis 4-foje en la tago. Se tio ne efikas, anstataŭigu tiun dekokton per 25 gutoj da laŭdano solvitaj en 50-60 gramoj da varmeta akvo, ripetota 3-4 foje dum la tago, ĝis la totala kvanto de 80 ĝis 100 gutoj da laŭdano en unu tago. Dum la sekvantaj tagoj, oni malpliigas la kvanton de laŭdano je 5 gutoj ĉiutage.
Oni povas anstataŭigi la laŭdanon per fluida ekstrakto el Viburnum prunifolium, 30-50 gutoj tage, kiujn oni enstomakigas, dispartigitajn en tri 10-16 gutajn dozojn.
Kontraŭ la hemoragio, utilas la vaginaj enŝprucigoj de 1 litro da dekokto de ekvizeto laŭeble varma (44-46 °C), sub malalta premo. Se ekvizeto ne estas havebla, uzu simplan samtemperaturan akvon.
|