|
|
 |
 |
 |
 |
Benignaj uteraj tumoroj
|
|
|
Temas plej ofte pri muskolaj kaj fibraj tumoroj, kiuj trafas precipe virinojn 35-40jarajn. lli nomiĝas benignaj, ĉar ili ne ĝeneraliĝas kaj estas malrapide evoluaj. Tamen ili ofte havas gravan prognozon pro la hemoragioj kaj komplikaĵoj, kiuj prezentiĝas dum ties evoluado.
Endokrinaj (precipe ovariaj) perturboj ludas tiu-ĉi-kaze gravan rolon en la apero de kompleta malreguleco de la menstruoj, kiuj povas prezentiĝi du aŭ trifoje ĉiumonate. Eĉ ofte okazas, ke la sangelfluo iĝas abunda kaj kontinua, kio grave anemias la virinon.
Krome aperas hidroreo, tio estas abunda kaj klara serozaĵa elfluo; doloroj, precipe pro kunpremo de nervoj; kaj aliaj simptomoj kaŭzataj de la tumoro, kiu kunpremas la urinvezikon (malfacileco en urinado), la inteston (mallakso), angiojn (varikoj, edemoj) ktp.
|
supren
|
Kuracado
|
Dum la troa menstrua sangado, enlitiĝu. Apliku malvarmajn kompresojn sur la malsupran parton de la ventro, renovigante ilin ofte. Trinku tizanojn de iu sanghaltiga herbo ekzistanta en via lando (paŝtista kapselo, akileo, ekvizeto ktp.) kaj/aŭ ĉiuhore aŭ ĉiuduahore kulerplenon da suko de krudaj rafanetoj (raspu ilin subtile kaj la raspitaĵon elpremu en peco da tolaĵo). Unu fojon enstomakigu ankaŭ unu kafkulerplenon da salo solvita en duon-taso da malvarma akvo (tiu solvaĵo, same kiel la suko de rafanetoj, havas sanghaltigajn ecojn). Du aŭ tri fojojn tage enŝprucigu en la vaginon 1 litron da dekokto de ekvizeto laŭeble varma (42-45 °C). Se ekvizeto ne estas havebla, uzu simplan varman akvon. Du aŭ triminuta ŝprucigo de malvarma akvo sur la plandojn influas reflekse la uteron kaj povas kontribui ankaŭ en la kuracado de la hemoragioj.
Ĉe la komenco, normala (kaj poste fortiga) vegetara dieto kun abundo da fruktoj kaj krudaj salatoj estas rekomendinda. Ankaŭ la frotado de la malsupra parto de la ventro per malvarma akvo ĉiumatene ĉe ellitiĝo.
Fortranĉo de la tumoro aŭ de la utero mem povas esti necesa, kiam la hemoragioj ne ĉesas, kaj ankaŭ ĉe gravaj komplikaĵoj.
|
supren
|
Uteraj delokig'oj / Aborto
|
|
 |