La nenormalaj devioj aŭ delokiĝoj de la utero antaŭen, malantaŭen, flanken aŭ malsupren, plej ofte pro malstreĉiĝo de ĝiaj subtenaj rimedoj, povas kaŭzi, kiam ili estas grandaj, diversajn perturbojn kaj komplikaĵojn, speciale dum gravedeco.
La frotado de la malsupra parto de la ventro per malvarma akvo, la alternaj kompresoj varmaj-malvarmaj sur la ventron, la masaĝoj ventra kaj ginekologia fare de kompetenta kuracisto, la kuracgimnastiko ktp. estas konsilindaj. La pesario (aparato por subteni la uteron) malofte havigas bonajn rezultojn. Sed zono aplikita sur la mezan malsupran parton de la ventro mil-digas la dolorojn ĉe la utera kliniĝo antaŭen.
Se tiuj naturaj rimedoj ne efikas, kaj la delokiĝo estas granda, la kirurgia operacio povas esti necesa.
Por preventi la uteran prolapson (malaltiĝon), la ĵusakuŝintino devas enlite ripozi almenaŭ 8 tagojn, kaj eviti pezajn laborojn dum ne malpli ol 6-8 semajnoj, minimuma tempodaŭro por ke la organo regresu al sia normala, antaŭgraveda stato.
|