Startejo
La korpo de la homo
Malsanoj
    Infektaj akutaj
    Infektaj kronikaj
    Infanaj
    Koraj kaj arteriaj
    Vejnaj kaj limfaj
    Spiraj
    Alergio kaj astmo
    Nazaj
    Orelaj
    Faringaj kaj laringaj
    Digestaj
    Hepataj kaj galkanalaj
    Karencaj
    Metabolaj kaj endokrinaj
    Urinaj
    Sangaj
    Nervaj
    Mensaj
    Hau'taj
    Viraj
    Virinaj
    Ostaj, artikaj, muskolaj, tendenaj
    Okulaj
    Malignaj
Terapioj
Famaj naturkuracistoj
Fakvortaro
Fakverkaro
Kongresoj
Au'toroj
Kontakto
Ligoj

Metrito (uterito)

estas inflamo de la utero manifestiĝanta per lokaj, apudaj kaj refleksaj simptomoj. La plej gravaj lokaj simptomoj estas:



supren

doloro, kiu kelkfoje intensiĝas kvazaŭ koliko, kaj propagiĝas al lumboj, femuroj ktp.
leŭkoreo (elfluo)
hemoragioj pli aŭ malpli abundaj. Ĝenerale la menstruo iĝas neregula. La apudaj simptonnoj estas urinvezikaj (ofta, urĝa kaj ŝajna bezono de urinado, doloro), rektumaj (doloro, mallakso), ovariaj (doloroj kelkfoje tre akraj). La refleksaj simptomoj estas digestaj (naŭzoj, vomoj, stomaka doloro, mallakso, gasa disstreĉo de la intesto, hepataj perturboj); cirkulaj (palpitacio, taĥikardio, ekstrasistolo, doloro aŭ angoro en la antaŭkora regiono, nedaŭra hipertensio); spiraj (seka tusado, spasma korizo); nervaj (neurastenio, hipokondrio, neuralgioj, vertiĝo) ktp.


supren

Tiel iompostiome plimalboniĝas la ĝenerala sanstato de la pacientino, kiu magriĝas, malfortiĝas, kaj prezentas tipan vizaĝaspekton: la haŭto iom flaveta kaj bluringaj okuloj.



supren

Kuracado

Dum la akuta fazo, enlitiĝu. Ĉiutage faru 2 vaginajn enŝprucigojn per 1 litro da dekoktoj aŭ solvaĵoj indikitaj en cervikito. Vegetara dieto, prefere fruktoj kaj krudaj salatoj. Trinku infuzojn de trankviligaj plantoj (tili- kaj oranĝofloroj, pasifloro). Ĉiun 3an horon apliku klisteron de taso da malvarma salakvo (solvu 1 kafkulerplenon da salo en 1 litro da akvo, kaj vi havos por 5 klisteroj). Se la doloroj estas akraj, anstataŭigu la salakvon per dekokto de papavo aŭ papaveto. Apliku sur la malsupran parton de la ventro malvarman kompreson, kaj renovigu ĝin ĉiu 10, 15 aŭ 20-minute, laŭbezone, dum la tago. Nokte apliku alian kompreson, kaj demetu ĝin la sekvantan matenon; aŭ preferinde kataplasmon el malvarma argilo.

Dum la kronika fazo estas rekomendindaj: sunbanoj, vaporbanoj al la malsupra duono de la korpo, frotado de la malsupra parto de la ventro per mal-varma akvo, vaginaj enŝprucigoj per 1 litro da dekokto de ekvizeto aŭ folioj de juglandujo, diatermio.



supren

Cervikito / Eksterutera au' ektopia gravedeco

© 2005-2007 MZ-Verlag