estas inflamo de la utera cerviko aŭ kolo, pli mallarĝa parto de la utero, kiu penetras en la vaginon. Ĝiaj simptomoj similas tiujn de vaginito, kaj la kuracado de ambaŭ estas la sama de vulvito. Sed, anstataŭ lavi la vulvon, faru ĉiutage 1 aŭ 2 vaginajn enŝprucigojn per 1 litro da dekoktoj kaj/aŭ solvaĵoj indikitaj en vulvito. Oni devas eviti la kaŭteradon de la utercerviko, kiun kelkaj kuracistoj ankoraŭ faras, ĉar ĝi estigas poste cikatrajn kuntiriĝojn, kiuj siavice kaŭzas diversajn perturbojn.
|