|
|
 |
 |
 |
 |
Vulvito
|
|
|
estas inflamo de la vulvo karakterizita per jukado, brulsento kaj dolora urinado, kiuj malfaciligas la marŝadon. La eksteraj lipoj kaj eĉ la haŭto de la najbaraj regionoj de la femuroj prezentas ŝvelon, ruĝecon, doloron kaj plialtiĝon de la temperaturo. Se temas pri gonokoka infekto, plej ofte la uretro kaj la Bartolinaj glandoj partoprenas samtempe en la inflamo. Kaj kelkfoje la ingvenaj limfonodoj estas ankaŭ afekciitaj (limfadenito).
Por eviti komplikaĵojn kaj sekvaĵojn, oni devas tuj fari la jenon:
Se la inflamo estas intensa, enlitiĝu; se ĝi estas neintensa, la ripozo povas esti relativa. Vegetara dieto (la unuajn tagojn manĝu nur fruktojn kaj krudajn salatojn). Trinku infuzojn de urinigaj kaj trankviligaj plantoj. Lavu ofte la koncernan regionon per 1 kulerpleno da oksigena akvo je 10 volumenoj miksita kun 1 aŭ 2 kulerplenoj da komuna akvo aŭ per dekokto de kamomilo aŭ de linsemoj aŭ de papavetoj aŭ de malvo aŭ per sala varmeta akvo aŭ per solvaĵo de natria dikarbonato en varmeta akvo. Unu- aŭ dufoje ĉiutage prenu varmetan sidbanon en la ĉi-supre indikitaj likvaĵoj.
Se temas pri jam kronika vulvito, prenu sunbanojn, vaporbanojn al la malsupra duono de la korpo, kaj faru ĉiumatene frotadon de la malsupra parto de la ventro.
Skrupule lavu al vi la manojn tiom ofte kiom necese por eviti plu infekti vin (gonokoka konjunktivito ktp.) kaj aliulojn.
|
supren
|
Venereaj malsanoj / Bartolinito
|
|
 |