|
|
 |
 |
 |
 |
Vira sterileco
|
|
|
Impotenteco kaj sterileco ne estas ja sinonimoj. Viro kapabla plenumi koiton povas esti sterila, kiam sia spermo ne plenumas la jenajn minimumajn kondiĉojn:
|
supren
|
|
|
 |
volumeno de ejakulo: 2-3 cm3
|
 |
nombro de spermatozooj: pli ol 60 milionoj por cm3, el kiuj almenaŭ 85% devas ne nur esti movkapablaj, sed vigle antaŭeniri dum la unuaj 2 horoj; kaj 80% devas havi normalajn formojn.
|
|
supren
|
|
|
Organa lezo de la genera aparato (ekzemple: ambaŭflanka epididim-, testik- kaj/aŭ funiklito ktp.) kondukas plej ofte al sterileco. Tial, por determini la kaŭzon de sterileco ĉe paro, kies sekskuniĝoj estas normalaj, oni nepre devas esplori unue la generajn organojn kaj analizi la spermon de la viro antaŭ ol submeti la virinon al multekostaj kaj ĝenaj ekzamenoj. Bedaŭrinde multaj viroj malakceptas tiun ekzamenon, kredante, ke ĝi atencas ilian virecan orgojlon aŭ memestimon.
La kuracado de la vira sterileco dependas de ties determinota kaŭzo; sed kiam temas pri tre gravaj lezoj de la genera aparato, ĉiu terapio restas senrezulta.
La observado de la faktoroj de la sano, precipe la racia nutrado, grave kontribuas al la fekundeco de la viro. La uzado de hormonoj kaj aliaj drogoj estas senutila kaj nur povas konduki al tre gravaj malsanoj (kancero ktp.). Tre esceptaokaze la ĥirurgio estas rekomendinda.
|
supren
|
Epididimito / Dumdormaj polucioj
|
|
 |