La andropaŭzo aŭ vira menopaŭzo multe malpli karakteriza ol la virina indikas la finiĝon de la seksa vivo en aĝoj tre variaj. Ĝia ĉefa simptomo estas la impotenteco, kiu logike ne bezonas kuracadon, ĉar, kiel supre dirite, ĝi nur indikas, ke funkcio destinita de la naturo por reproduktado jam ĉesis. Estas tute senutile kaj eĉ danĝere malatenti la naturajn leĝojn, kaj obstine pretendi plidaŭrigi funkcion, kiu nepre devas iam estingiĝi.
|