Plej ofte la impotenteco estas atribuebla al psikaj kaŭzoj: timideco, timo (de venereaj malsanoj, de gravedigo, ne kapabli plenumi koiton ks.), hontemo, antaŭjuĝoj pro pruda edukado, plenda (postofenda aŭ ne) sento kontraŭ la virino ktp. Troa nervostreĉo, mis- kaj trouzado de la seksa energio, sidema vivo, malracia nutrado, alkoholaĵoj, tabako kaj aliaj toksoj, diabeto, trograseco kaj diversaj aliaj malsanoj, same kiel misformiĝoj de la generaj organoj estas ankaŭ oftaj kaŭzoj de impotenteco.
Ĉar tiu perturbo estigas psikan deprimecon, kiu povas konduki al vera neŭrozo, la kuracisto devas ĝin alfronti kun speciala takto kaj lerteco. Afrodiziigaĵoj, hormonoj, stimuliloj, ekscitiloj kaj aliaj drogoj estas evitendaj, ĉar ili apenaŭ povas liveri kelkfoje momentan kaj ŝajnan solvon, koste de pligravigo de la sanstato de la paciento. Oni devas kuraci la malsanon, kiu estigis la impotentecon, kaj sekvi la ĉi-suprajn indikojn por antaŭtempa ejakulo. Ĉiaokaze la psikoterapio devas ludi tre gravan rolon.
|