Ofte okazas, precipe ĉe junuloj, kiuj sin detenas de seksaj rilatoj, nevola elfluo de spermo dum dormo. Tiun elfluon, kiu plenumas la taskon de savoklapo, oni povas konsideri normala, kondiĉe ke ĝi ne okazu tro ofte kaj ne afekciu la ĝeneralan farton. Vegetara dieto, gimnastikaj ekzercoj kaj/aŭ sportoj, dormo sufiĉa sed ne tro longdaŭra, evitado de mola lito, tro varma litkovrilo kaj de seksaj ekscitiĝoj, alkoholaĵoj, tabako ktp. grave kontribuas al la normaligo.
|