Ne malofte la infanoj, la adoleskantoj kaj eĉ la plenkreskuloj ekscitas siajn seksorganojn per la mano. Oni povas konsideri tiun faron certagrade nor-mala. Se la koncernato ne ricevis ankoraŭ seksan edukon, oni devas profiti la okazon por senprokraste komenci ĝin. Nur tiel li kapablos trafe alfronti la problemojn de la pubereco aŭ tiujn de la sindetenado de la seksrilatoj. Komplekso de kulpo, kiu siavice povas okazigi perturbojn ĉe la masturbanto, estas ofta rezulto de hontigo, mallaŭdo aŭ riproĉo.
Per strikta observado de la faktoroj de la sano, oni evitos tiun deflankiĝon de la seksimpulso, aŭ ĝi nur aperos dum mallonga tempodaŭro. Tamen, se ĝi persistas, la psikoterapio kaj simplaj higienaj preskriboj sufiĉos por normaligi la aferon. Ni ne forgesu, ke ĉe kelkaj homoj la ofta masturbado estas kvazaŭ savoklapo, kiu ekfunkcias ĉiufoje, kiam ili troviĝas sub forta psika premo.
|