Dum la unuaj monatoj de la feta vivo, la testikoj lokiĝas en la abdomeno. De ĉi tie ili grade malsupreniras, tiel, ke, antaŭ la naskiĝo, ili normale jam troviĝas en la skroto. Kelkfoje tamen ial ili haltas dum sia migrado kaj ne atingas la celon. Tial la kuracistoj devas zorge esplori la knabojn por certiĝi, ĉu tiuj glandoj okupas sian normalan lokon. Kaj la gepatroj mem ankaŭ ne devas preteratenti tion, ĉar la nenormala lokiĝo de la testikoj estas ofta kaŭzo de impotenteco, sterileco, kaj eĉ maligna degenerado de la glando. Kuracado: Se temas pri (suĉ)infano, kies ektopia testiko estas palpebla en la ingveno, oni povas faciligi ĝian malsupreniradon per tnildaj manipuladoj ĉiutagaj. Se tiu simpla procedo ne sukcesas, oni devas operacii la infanon antaŭ lia sepa jaraĝo; despli prave se, kiel plej ofte okazas, kunekzistas ingvena hernio.
|