La inflamo de la epididimo, ofta komplikaĵo de la uretrito, estas ordinare unuflanka kaj atakas pleje la maldekstran epididimon. En kelkaj okazoj la testiko iom inflamas ankaŭ (testikito aŭ testikepididimito), same kiel la sperma funiklo (pediklo, kiu konsistas el la spermodukto, arterioj, vejnoj, nervoj ktp. ): funiklito.
Jen ĝiaj ĉefaj simptomoj: akra doloro, ŝvelo, ruĝeco de la skroto, febro, astenio (manko de fortoj), senapetiteco ktp. Kuracado: absoluta ripozo enlite; sindeteno de seksaj rilatoj kaj ekscitiĝoj; dum la febro: ĉiuvespera klistero de 1 litro da varmeta akvo, akva dieto, dieto el suko de freŝaj maturaj fruktoj kaj freŝaj krudaj legomoj ktp.; dumnokte apliku sur la tutan skroton malvarman kataplasmon el argilo (iom varmetan, se vi ne toleras malvarman), kaj ankaŭ dumtage, sed renovigante ĝin ĉiu 2- aŭ 3-hore; se ne eblas apliki la kataplasmojn el argilo, anstataŭigu ilin per malvarmaj kompresoj. Suspensorio (bandaĝo por subteni la skroton) estas nepre necesa. Dum la kronika fazo: same kiel ĉe kronika uretrito, escepte de la uretraj enŝprucigoj, kiujn oni faros nur se kunestas uretrito. Kompreneble la kataplasmojn oni aplikos sur la skroton. Kiam ĝi estas ambaŭflanka, la epididimito kondukas plej ofte al sterileco.
|