Startejo
La korpo de la homo
Malsanoj
    Infektaj akutaj
    Infektaj kronikaj
    Infanaj
    Koraj kaj arteriaj
    Vejnaj kaj limfaj
    Spiraj
    Alergio kaj astmo
    Nazaj
    Orelaj
    Faringaj kaj laringaj
    Digestaj
    Hepataj kaj galkanalaj
    Karencaj
    Metabolaj kaj endokrinaj
    Urinaj
    Sangaj
    Nervaj
    Mensaj
    Hau'taj
    Viraj
    Virinaj
    Ostaj, artikaj, muskolaj, tendenaj
    Okulaj
    Malignaj
Terapioj
Famaj naturkuracistoj
Fakvortaro
Fakverkaro
Kongresoj
Au'toroj
Kontakto
Ligoj

Uretrito

La inflamo de la uretra mukozo estas ofte venerea malsano, t. e., komunikebla per seksa kuniĝo, kaŭzata de gonokokoj (blenoragio), kvankam aliaj mikroboj, parazitoj kaj fungoj povas ankaŭ ĝin estigi. Ekzistas kelkaj ure-tritoj ne venereaj, kiujn okazigas kemiaj substancoj, traŭmatoj pro kalkulusoj (ŝtonetoj), sondiloj ktp., diversaj diatezoj kaj infektaj malsanoj.

Ĉe la komenco la paciento rimarkas, ke sia uretra orifico (elfluejo) jukas, iom ŝveliĝas kaj ruĝiĝas, kaj ties rando gluiĝas pro sekreciaĵo. Tiu ĉi lasta post 1 aŭ 2 tagoj kreskas, iĝas flaveta kaj poste verdeta. La urinado fariĝas tre dolora, kvazaŭ fajro aŭ vitropecoj elfluus per la uretro. Samtempe la ĝenerala farto suferas pro nervozeco, sendormeco, senapetiteco, astenio ktp.

Ĝenerale post la tria semajno la simptomoj grade malkreskas kaj la paciento reakiras sian bonfarton post tempodaŭro dependanta de la aplikita kuracado kaj lia ĝenerala stato (normale du monatoj).

Kiam la kuracado baziĝas sur kemiaj drogoj, antibiotikoj ktp., oni ofte havigas pli aŭ malpli rapidan forigon de la ĝenaj simptomoj. Sed tiu rezulto estas nur ŝajna, kaj la paciento post kelka tempo konstatas kun bedaŭro, ke vera resaniĝo ne alvenas, kaj anstataŭe prezentiĝas recidivoj, komplikaĵoj ktp.

Kiam la paciento ne observas la regulojn de la kuracado aŭ ĉi tiu estas erara kaj/aŭ lia natura defendoforto estas nesufiĉa, la inflamo invadas la malantaŭan uretron. Tiam la urino malklariĝas, kvankam la puso malpliiĝas, kaj aperas tenesmo, t. e., doloriga streĉiteco de la vezika cerviko, kun senĉesa ŝajna bezono urini. Ofte la prostato, la epididimo, la veziko, la sperma funiklo ktp. partoprenas en la inflamo.



supren

Kuracado dum la akuta fazo

Ripozu enlite. Detenu vin de seksaj rilatoj kaj ekscitiĝoj. La unuajn 2-3 tagojn faru dieton el fruktoj; poste, krudan nekuiritan dieton. Aldonu kuiritajn legomojn, vegetaran supon aŭ integran cerealon nur post 6-10 tagoj. La unuajn 2-3 tagojn apliku ĉiuvespere klisteron de 1 litro da varmeta akvo; kaj ripetu ĝin la sekvantajn tagojn nur se vi ne spontanee fekas. Prenu ĉiutage 1 aŭ 2 varmajn sidbanojn dum 10-15 minutoj. Dumnokte apliku sur la penison malvarman kataplasmon el argilo. Oni povas ĝin apliki ankaŭ 2-3 horojn matene kaj 3-4 horojn posttagmeze. Se ial vi ne povas apliki la kataplasmojn el argilo, anstataŭigu ilin per malvarmaj kompresoj dum la tago (renovigu ilin ĉiu-20-40-minute) kaj alia dum la tuta nokto. Ankaŭ utilas uretraj enŝprucigoj 3-foje ĉiutage per 2-3 kulerplenoj da oksigena akvo je 10 volumenoj miksitaj kun duonlitro da komuna varmeta akvo aŭ per sol-vajo de 1 kulerpleno da natria bikarbonato en la sama kvanto da akvo aŭ per dekokto de kamomilo aŭ malvo aŭ ekvizeto aŭ folioj de juglandujo aŭ simple per varmeta sala akvo. Uzu tiucele enŝprucigilon aŭ klisterpilkon kun speciale uretra kanulo. Se la malantaŭa uretro estas jam invadita, sekvu la samajn indikojn, sed prenu pli ofte la varmajn sidbanojn (3-4 ĉiutage). Ĉiufoje, kiam vi tuŝas la afekciitan korpoparton, lavu al vi zorge la manojn, ĉar la infektiĝo de la okuloj, ekzemple, estas grava komplikaĵo, kiu povas okazigi eĉ blindecon. Por eviti kontaĝon, oni devas uzi ekskluzive nur siajn proprajn sapon, viŝtukon, pelvon por sin lavi ktp.



supren

Kuracado dum la kronika fazo

vegetara dieto; ĉiumatene, ĉe ellitiĝo, frotado de la malsupra parto de la ventro per malvarma akvo; sunbanoj; varmaj sidbanoj; 3foje semajne vaporbano al la malsupra duono de la korpo; dumnokte malvarma kataplasmo el argilo (aŭ malvarma kompreso) sur la penison; 1-2foje ĉiutage uretraj enŝprucigoj. La dilatado de la uretra kanalo estas evitenda, ĉar ĝi ne utilas kaj povas kaŭzi lezon



supren

Testika ektopio (kriptotestikeco) / Blenoragio vira

© 2005-2007 MZ-Verlag