estas kaŭzata de malbona sanga cirkulado. Por plivigligi ĝin, vi devas multe marŝi kaj fari fizikajn ekzercojn; manĝi ĉiutage krudajn fruktojn kaj salatojn, kiuj enhavas vitaminojn; preni ĉiutage sunbanon kaj ankaŭ jenan alternan banon: Plenigu ujon je akvo tiom varma kiom nur eble elteni kaj alian je malvarma akvo. Mergu ambaŭ piedojn (aŭ manojn) en la varman akvon dum 3 minutoj; tuj poste en la malvarman akvon dum 1 minuto, kaj ripetu la samon kvarfoje (la tuto daŭras sume 16 minutojn). Por ke la varma akvo ne malvarmiĝu, aldonu laŭbezone pli varman akvon al koncerna ujo. Tiu ĉi alterna bano estos pli efikoplena ankoraŭ, se anstataŭ simplan varman akvon vi uzos varman dekokton de eŭkalipto aŭ de pino.