Ĉiunokte, ĉe enlitiĝo, frotu la kaphaŭton (ne la harojn!) per ricinoleo; poste, surmetu ĉapon por eviti malpurigon de la kapkuseno. La sekvantan mate-non, ĉe ellitiĝo, lavu al vi la kapon per varmeta akvo, sen sapo. Nur unu fojon semajne lavu al vi la kapon per Marsejlsapo. Oni povas anstataŭi ricinoleon per ceposuko, kiu ankaŭ estas efikoplena (raspu krudan nekuiritan cepon kaj la raspitaĵon elpremu en peco da tolaĵo). Estas konsilinde alternigi ricinoleon kun ceposuko. Ĉar tiuj ĉi substancoj malbonodoras, oni povas anstataŭi ilin per citronsuko.
|