|
|
 |
 |
 |
 |
Hau'taj tuberkulozoj (lupuso, nodoza eritemo ktp.)
|
|
|
Ĉe haŭtaj tuberkulozoj (lupuso, nodoza eritemo ktp.) prenu sun- kaj vaporbanojn nur se ne kunekzistas aktiva pulma tuberkulozo.
Diversaj incitaj substancoj povas inflamigi la haŭton pro kontakto pli aŭ malpli longa: sapsurogatoj, solviloj, benzino, amoniako kaj multaj aliaj (solidaj, likvaj kaj gasaj) materioj uzataj en industrio, hejmaj laboroj, ŝatokupoj kaj kosmetiko. La ruĝigilo povas inflamigi la lipojn: la ŝminkoj ĝenerale difektas la haŭton same kiel la pomadoj kun antibiotikoj, la sintezaj parfumoj de la beligaĵoj kaj la diversaj substancoj uzataj por frizi, senkolorigi, farbi kaj aranĝi la harojn. Ankaŭ la frizisto suferas ties sekvaĵojn! Ĉiutaga sapumado de la vizaĝo difektas ties haŭton. Sufiĉas lavi ĝin per simpla akvo. Jen natura kaj efikoplena kosmetikaĵo: miksu samproporcie mielon kun citronsuko kaj apliku tion maskforme sur la vizaĝon dum 1, 2 aŭ 3 horoj.
Ne ĉiam la dermatozo aperas en la sama loko de kontakto. Kiam ĝi lokiĝas malproksime de ĉi tiu, la paciento kaj ofte eĉ la kuracisto pretervidas ĝian veran originon. Ekzemple: la emajlfarbo aplikita sur la ungoj povas estigi dermatozon de la palpebroj.
Se vi suferas de iu dermatozo pro kontakto, evitu laŭeble la uzadon de la malutila substanco. Se pro via laboro tio ne eblas, protektu vin iamaniere; ekzemple, ventolante vian laborejon, se temas pri gasoj aŭ uzante kaŭĉukajn gantojn en aliaj okazoj (surmetu unue kotonajn gantojn por eviti la rektan kontakton de la haŭto kun la kaŭĉuko). Ne uzu kaŭĉukajn gantojn longatempe kaj ne mergu la manojn en varman akvon dum ties uzado.
Ŝtrumpoj kaj aliaj vestoj fabrikitaj el nilono kaj aliaj arte faritaj materialoj ofte okazigas dermatozojn, kiuj resaniĝas nur post forigo de tiuj vestoj. Ŝuoj el plasto aŭ el kaŭĉuko ankaŭ estas eliminendaj.
En la haŭto troiĝas milionoj da ŝvito- kaj sebecaj glandoj.
La unuaj sekrecias la ŝviton pri kies utilo ni jam parolis. Bedaŭrinde multaj personoj malhelpas tiun funkcion uzante kontraŭŝvitajn substancojn por eviti malagrablan odoron. Grava eraro, ĉar ŝtopante tiujn utilegajn glandojn, precipe ĉe la akselo, oni endanĝerigas la renojn kaj aliajn internajn organojn. Citronsuko, natria bikarbonato aŭ iu alia sendanĝera senodorigilo povas anstataŭi kontraŭŝvitilojn.
|
supren
|
Rompig'emaj ungoj
|
|
 |