|
|
 |
 |
 |
 |
Doloroj
|
|
|
ĝenerale devas esti traktataj same kiel la kapdoloro, t. e. direktiĝante al la estiganta kaŭzo kaj ne nur al la simptomoj. Por sendolorigi oni aplikas laŭkaze varmajn fomentaĵojn aŭ malvarmajn kataplasmojn el argilo aŭ kompresojn, oni trinkas la supre menciitajn tizanojn kaj oni ripozas; ne forgesante, ke la doioro estas alarmsignalo de la naturo, kiun oni devas tre zorge atenti. Se temas pri kronika doloro, estas interese konstati, ke la grado de sufero dependas grandparte de la atento, kiun la paciento dediĉas al la doloro. Ju pli streĉe li atentas tiun ĉi, des pli intense kaj longe li suferas. Kontraŭe, se li distriĝas per io agrabla aŭ interesa (vojaĝo, laboro, lernado, amuzoj ktp.), la suferado tre reduktiĝas. La hipnoto, la akupunk-turo kaj la elektra kontraŭstimulado povas ankaŭ kontribui al sendolorigo.
Sendormeco povas ŝuldiĝi al diversaj kaŭzoj (organaj, nervaj aŭ psikaj, troa laboro, sidema vivo, neracia nutrado, malvirtoj ktp.). La kuracado devas esti natura, celante la forigon de la estiganta kaŭzo. Oni tute ne devas enstomakigi dormigilojn, kiuj nur povas toksi la pacienton, malhelpante tiel la resaniĝon. La dieto devas esti vegetara kaj la vespermanĝo tre sobra; malstreĉi la korpon kaj la menson; ĉe enlitiĝo (en silenta, malluma kaj aerumita ĉambro) trinki tason da dekoktaĵo el laktuko aŭ infuzaĵo el hiperiko aŭ tili-, oranĝo- kaj pasifloroj; aerbano; malvarmaj kompresoj sur la okulojn, frunton kaj tempiojn; kelkfoje utilas enlitiĝonte varmeta duŝo aŭ alterna bano varma-malvarma de piedoj kaj kruroj aŭ varma sid- aŭ mergobano kun aŭ sen dekoktaĵo el pino dum 10 aŭ 15 minutoj, sekvita de malvarma kompreso sur la ventron, kiun oni demetas la sekvan matenon.
Ankaŭ utilas la ĝenerala kaj spira gimnastiko, la aktiva vivo (promenadoj ktp. ) subĉiele kaj paŭadi nudpiede sur la malseka gazono aŭ grundo.
La lito (prefere el ligno kaj ne tre mola) devas esti lokita en la direkto nordo-sudo (ne oriento-okcidento) kaj oni devas kuŝiĝi kun la kapo norde kaj la piedoj sude por maksimume profiti de la saniga efiko de la tergloba elektromagneta kurento.
|
supren
|
Kapdoloro, migreno / Poliomjelito
|
|
 |