Startejo
La korpo de la homo
Malsanoj
    Infektaj akutaj
    Infektaj kronikaj
    Infanaj
    Koraj kaj arteriaj
    Vejnaj kaj limfaj
    Spiraj
    Alergio kaj astmo
    Nazaj
    Orelaj
    Faringaj kaj laringaj
    Digestaj
    Hepataj kaj galkanalaj
    Karencaj
    Metabolaj kaj endokrinaj
    Urinaj
    Sangaj
    Nervaj
    Mensaj
    Hau'taj
    Viraj
    Virinaj
    Ostaj, artikaj, muskolaj, tendenaj
    Okulaj
    Malignaj
Terapioj
Famaj naturkuracistoj
Fakvortaro
Fakverkaro
Kongresoj
Au'toroj
Kontakto
Ligoj

Kapdoloro, migreno

Tiu ofta afekcio povas ŝuldiĝi al la plej diversaj kaŭzoj kaj ĝia kuracado devas celi ne nur elimini la simptomon, la doloron, sed ĉefe la kaŭzon, kiu ĝin estigis. Estas do nepre necese esplori la sanstaton de la paciento por ĝuste diagnozi la originan malsanon, kiu estas traktota per la naturista medicino. La uzado kaj trouzado de kontraŭdoloraj medikamentoj, tiom komuna hodiaŭ, nur povas konduki al pli intensa toksado, kio komplikas kaj pligravigas la prognozon kaj igas la resaniĝon dubinda. Observante la faktorojn de la sano, aparte la naturajn dieton kaj vivmanieron, la kapdoloroj definitive ĉesas.

Por mildigi la kapdoloron, oni devas kuŝiĝi en silenta kaj malluma ĉambro, malstreĉi la korpon kaj la menson, spiri malrapide kaj profunde, observi dieton el freŝaj fruktoj kaj ties ĵus elpremitaj sukoj, ŝprucigi sur la kapon malvarman akvon dum 1 aŭ 2 minutoj aŭ apliki sur ĝin malvarmajn renovigitajn kompresojn, aŭ preni piedbanon en varma akvo kun manpleno da cindro aŭ da sinapa faruno en ĝi solvita kaj samtempe apliki sur la kapon malvarmajn kompresojn, trinki dekoktaĵon el laktuko aŭ maceraĵon el valeriana radiko aŭ infuzaĵojn el tili-, oranĝo- aŭ pasifloroj aŭ el hiperiko (Hypericum perforatum).


 

Kapdoloroj



supren

Neu'ralgioj / Doloroj

© 2005-2007 MZ-Verlag