|
|
 |
 |
 |
 |
Neu'ralgioj
|
|
|
aŭ doloroj laŭlonge de nerva irejo povas aperi pro neŭrito aŭ pro malvarmo, malsekeco, toksiĝoj kaj infektoj, traŭmato, premo aŭ elstreĉo de la nervo, nervaj kaj metabolaj malsanoj, mallakso, neracia nutrado ktp. La doloroj ĝenerale estas tre akraj, kvazaŭ atakoj daŭrantaj de kelkaj minutoj ĝis pluraj horoj. Kelkfoje prezentiĝas refleksaj neŭralgioj, t. e. ili aperas en unu regiono, sed reale ili koncernas nervon lokitan en alia regiono pli aŭ malpli malproksima de la korpo.
La neŭralgio povas aperi en diversaj regionoj, sed plej ofte ĝi trafas la triĝeminan (aŭ triĝemelan) kaj la iskiatan nervojn. La triĝemina nervo distrioniĝas al tri nervoj: la oftalma, la maksila kaj la mandibla, kiuj malofte afekciiĝas samtempe: Preskaŭ ĉiam nur unu el ili de unu sola facia flanko estas trafita kaj tiel doloras la buŝo, la orelo, la nazo aŭ la orbito per sinsekvaj subitaj atakoj, akutaj kaj nedaŭraj. La krizoj povas ripetiĝi dum tagoj aŭ semajnoj kun periodoj de kvietiĝo daŭrantaj monatojn kaj eĉ jarojn.
|
supren
|
Iskiatalgio
|
estas tre vigla doloro laŭlonge de la iskiato kaj ĝiaj branĉoj, t. e. de la kokso, la gluteo kaj la gambo, kiu intensiĝas, kiam oni elstreĉas la nervon, kaj tial la paciento paŭadas kun la gambo iom fleksita, penante sin apogi sur la sana flanko. La kuracado similas al tiu de neŭrito, eliminante la kaŭzon de la afekcio. La lokaj varmaj aplikaĵoj estas rekomendindaj, sed se ili ne estas bone tolerataj, oni anstataŭigu ilin per malvarmaj kompresoj aŭ kataplasmoj el argilo. Ĉe iskiatalgio oni devas enlite ripozi kaj preni vaporbanon de la talio ĝis la piedoj dum duonhoro ĉiuduatage, kaj varman sidbanon dum 12 ĝis 15 minutoj la ceterajn tagojn. Por sendoloriĝi, trinki dekoktaĵon el laktuko aŭ maceraĵon el valeriana radiko.
|
supren
|
Epilepsio / Kapdoloro, migreno
|
|
 |