|
|
 |
 |
 |
 |
Facia paralizo
|
|
|
povas ŝuldiĝi al reŭmatisma perturbo (post malvarmiĝo kaj malsekiĝo), lezo de la facia nervo, orela pusado, afekcioj de la krania bazo, psika kaŭzo ktp. Oni rimarkas, ke duono de la facio estas paralizita: la lipa komisuro malaltas, la okulo ne povas fermiĝi (kio povas okazigi konjunktiviton); duono de la frunto aperas glata, senfalda kaj ne povas sulkiĝi; la buŝo kaj la nazo devias al la sana flanko, kio pli evidentiĝas dum rido; estas tre malfacile blovi kaj fajfi. Kompense la sensebleco konserviĝas.
La devio de la facio al la sana flanko okazas ĉar ties muskoloj tiras sen kontraŭstaro de la malsana flanko.
|
supren
|
Kuracado
|
La kuracado devas direktiĝi unue al la kaŭzo, kiu estigis la afekcion. Se temas pri malvarmiĝo, la aplikaĵoj devas esti varmaj por faciligi la ŝvitadon: varma aerbano loka kaj ĝenerala, elektra forno, bano de brakoj je kreskanta varmo kun duma brosado; vaporbano de la vizaĝo kun folioj de eŭkalipto aŭ de pino aŭ fojnfloroj dum 15 ĝis 20 minutoj, fomentaĵoj el varmaj akvo aŭ oleo, ĝeneralaj kaj lokaj sunbanoj.
La dieto devas esti vegetara, prefere nekuirita (abundaj freŝaj fruktoj kaj diversspecaj krudaj salatoj). Kiam la akuta fazo ĉesas, oni komencas masaĝi la paralizitan duonon de la vizaĝo pinĉoforme kaj profunde, speciale antaŭ la orelo (elirpunkto de la facia nervo) kaj faradi energiajn movojn de la faciaj muskoloj por ilin reaktivigi: gestoj, grimacoj, blovi, fajfi ktp. Elektroterapio.
|
supren
|
Malsanoj de la nerva sistemo / Epilepsio
|
|
 |