|
|
 |
 |
 |
 |
Rug'a apopleksio: duonkorpa paralizo (hemiplegio)
|
|
|
La ruĝa apopleksio estas akcidento, kiu trafas plej ofte personojn pli ol 50jarajn, kiuj suferas arteriosklerozon kaj altan sangopremon, kio okazigas rompiĝon de cerba arterio kun sekva hemoragio. Aliaj kaŭzoj povas ankaŭ estigi ĝin: cerba moliĝo, embolozo, trombozo, tumoroj ktp.
Dikuloj, pletoruloj, glutemuloj kaj nervozuloj estas oftaj viktimoj de tiu akcidento, kiu manifestiĝas per abrupta ĉeso de sentoj kaj movoj, sed ne de spirado. La paciento falas subite teren pro konscioperdo; kaj li povas denove ricevi la konscion post kelkaj horoj aŭ tagoj. Kiam al komato (aŭ profunda dormo) ĉesas, oni rimarkas, ke duono de la korpo estas paralizita, kaj tiu duono rilatas al la kontraŭa flanko de la cerba hemisfero, kie okazis la lezo, ĉar la nervaj vojoj interkruciĝas. Tio signifas, ke cerba hemoragio en la dekstra flanko paralizas la maldekstran flankon de la korpo, kaj inverse. Krome, la paciento perdas la parolkapablon (afazio) kaj siaj psikaj kapabloj reduktiĝas sufiĉe.
Post 2 aŭ 3 semajnoj la paralizitaj muskoloj, ĝis tiam malfirmaj, komencas rigidiĝi aŭ kontrahiĝi, kaj la paralizo iĝas spasma, kio povas okazigi deformiĝojn kaj invalidigajn atrofiojn.
Oni devas tuj komenci la kuracadon kaj ĝin daŭrigi kontinue kaj konstante dum la tuta tempo bezonata por certigi la sukceson.
La paciento devas esti en duonkuŝa pozicio kun la kapo alta. Oni devas apliki sur ĝin malvarmajn kompresojn ofte renovigitajn (ne glacian bullon). Se la sangopremo estas tre alta, oni devas tuj eltiri 300 ĝis 400 kubajn centimetrojn da vejna sango ĉe la kubutfaldo. Apliki klisteron el unu litro da varmeta akvo por fekincitado pere de klisterilo; kaj post fekado, apliki nutrocele pere de klisterpilko klisteraĵon el 80 ĝis 100 kubaj centimetroj da malvarma akvo, kiun oni devas reteni laŭeble longe, kaj kiun oni devas ripeti ĉiuhore. Dum la komato oni ne devas manĝi nek trinki; sed kompense oni devas ripeti la klisterojn ĉiutage. Se la koro batas tro forte, apliku sur tiun regionon malvarmajn kompresojn ofte renovigitajn. Por deirigi la sangon de la kapo, apliku sur la surojn sinapan kataplasmon; aŭ varmajn fomentaĵojn sur la 4 ekstremaĵojn, renovigitajn ĉiu-10-minute, dum 2 horoj, kaj varmkruĉon ĉe la piedoj. Post kelka tempo oni anstataŭigas tiujn varmajn fomentaĵojn per malvarmaj kompresoj sur la ventron kaj la 4 ekstremaĵojn. Kiam la komato ĉesas, oni povas trinki abundan sukon de freŝaj fruktoj; post kelkaj tagoj oni manĝas nur freŝajn fruktojn kaj fine oni observas vegetaran dieton, prefere el nekuiritaĵoj.
Ĉar la paciento devas enlite kuŝi dum multaj tagoj, oni devas preventi la kuŝeskarojn (mortiĝintaj partoj de haŭto) de la lumba kaj sakra regionoj ŝmirante tiujn ĉi per olivoleo kaj apogante ilin sur aerkusenon.
Ekde la komenco oni devas meti la paralizitajn ekstremaĵojn en adekvata pozicio. Por preventi la kontrakturon de la ŝultro, oni devas malproksimigi la brakon de la brusto pere de kusenetoj, en rotacio eksteren, kun la antaŭbrako supine (la manplato rigardante supren al ĉielo). Por teni la manon malfermita kaj la fingrojn apenaŭ fleksitaj, oni povas uzi vindrulaĵon aŭ iun alian molan objekton. La littukoj kaj -kovriloj ne devas esti streĉitaj, sed malstreĉitaj, kaj ne devas pezi sur la piedfingrojn.
Ĉar post la atako la femuro kaj la kruro de la paciento estas en rotacio ek-steren kaj la plando de lia falinta piedo estas turnita internen, oni devas meti la paralizitan ekstremaĵon en neŭtra, normala pozicio por preventi komplikaĵojn (la piedon en rekta angulo rilate la kruron) pere de sablosaketoj.
Kvar aŭ kvin tagojn post la atako oni povas komenci la ekzercojn por fortigi la paralizitajn muskolojn kaj preventi ties kontrakturon. La movoterapiisto (aŭ iu alia trejnita persono) devas singarde masaĝi kaj movi ĉiujn afekciitajn artikojn: fleksi kaj ekstensi la 5 fingrojn; fleksi, ekstensi kaj rotacii ambaŭsence la manradikon; fleksi, ekstensi, supini kaj proni (la dikfingro rigardante malsupren) la antaŭbrakon; metante la brakon flanken oni farigas al la ŝultra artiko la sekvajn ripetitajn movojn: proksimiga, malproksimiga, ambaŭsencaj rotaciaj kaj cirklaj movoj. Similaj movoj estas farendaj per la suba ekstremaĵo de la kokso ĝis la piedfingroj kun speciala atento al la tendeno de Aĥilo (tre dika tendeno, kiu ligas la kalkanon al la suro), kiun oni devas forte streĉi, fleksante la piedon supren. Tiujn pasivajn ekzercojn oni devas fari matene kaj vespere, t. e. dufoje ĉiutage, dum 15 minutoj.
Post kelkaj tagoj, laŭmezure kiel la paciento pliboniĝas, tiu ĉi devas aktive kunlabori en la supre menciitaj ekzercoj, sin helpante per la sana mano. Tiukaze la terapiisto nur helpos kompletigi la movojn, kiujn la paciento mem ne sukcesas finfari.
Kiam lia stato tion permesas, la paciento povas sidiĝi en la lito, en la komenco kun la piedoj ankoraŭ en la lito kaj poste ekster ĝi, firme apogante ilin sur la planko kaj sufiĉe malproksime unu de la alia. Por teni sin en ekvilibro (kiun tiukaze oni facile perdas), la paciento devas etendi la sanan brakon kaj apogi la manon sur la lito. Tiu ĉi lasta devas esti malalta por ke la piedoj facile atingu la plankon apogcele.
Komence li sidiĝos nur dum 5-10 minutoj, pliigante poste rapide tiun tem-podaŭron. Post kelkaj tagoj, kun sufiĉa helpo por eviti falon, Ii provos ekstari, tenante siajn piedojn malproksimaj unu de la alia. Du seĝoj povas utili tiucele: li apogas la sanan manon sur la dorso de unu el ili kaj la paralizitan manon ligitan pere de malstreĉa bandaĝo al la dorso de la alia. La tempodaŭro de la stara pozicio - same kiel tiu de la antaŭa sida - devas esti en la komenco tre mallonga, sed oni plilongigu ĝin rapide, laŭmezure kiel li povas senriske teni sin en tiu pozicio. Kelkfoje, kiam la muskoloj de la femuro kaj/aŭ de la kruro estas tre malfortaj, oni povas uzi ortopedian aparaton, inkludante piedingon por eviti la rotacion internen de la piedo kaj por subteni la piedfingrojn. Ankaŭ utilas skarpo por subteni la afekciitan brakon. Por eviti, ke la malsana genuo fleksiĝu, la helpanto devas ĝin subteni per sia propra genuo.
Post kelka tempo la paciento provos ekmarŝi, sin apogante sur ambaŭ seĝoj, kiel antaŭe indikite, en akompano de la helpanto lokita apud li ĉe la malsana flanko. Tiu ĉi devas subteni la pacienton kaj antaŭenŝovi la seĝon je 30 centimetroj ĉiupaŭe, dum la paciento antaŭenŝovas la alian seĝon per sia sana mano. La reko aŭ iu alia simila aranĝaĵo povas ankaŭ utili anstataŭ seĝoj ĝis la paciento povos ĝin forlasi post kelkaj tagoj por sin apogi sur bastono kaj peni marŝi sur glata planko kun alies helpo.
Laŭeble baldaŭ oni devas anstataŭigi la pasivajn movojn antaŭe indikitajn per aktivaj ekzercoj similaj al tiuj de al manoj ĉe la Parkinsona malsano. Ties daŭro estas de 15 minutoj ĉiufoje kaj regule ripetendaj ĉiuhore aŭ ĉiuduahore.
La kvadricepso, muskolo de la antaŭa faco de I' femuro, tiom necesa por marŝi, devas ankaŭ diligente ekzerciĝi por plifortiĝi. Ĉiuj ekzercoj devas esti malrapide kaj ĝuste farataj.
La paciento, kies deprima stato influas lin negative, devas kompreni, ke li estas la ĉefrolulo en sia propra resaniĝo kaj sekve lia decida kunagado estas nepre necesa por la sukceso de la kuracado. Oni kompletigas tiun ĉi per la reedukado de la voĉo kaj la psikoterapio.La minimuma atingota celo konsistas en tio, ke la paciento povu mem plenumi siajn ĉiutagajn bezonojn (manĝi, trinki, vestiĝi, marŝi, sin lavi ktp.), kun la helpo de la sanaj brako kaj mano. En kelkaj favoraj kazoj li povas repreni sian antaŭan okupon kaj esti socie utila.
|
supren
|
Timoj kaj fobioj
|
|
 |