|
|
 |
 |
 |
 |
Multobla au' platsklerozo
|
|
|
Tiu ĉi afekcio de la nervaj centroj, kies kaŭzon oni ankoraŭ pridiskutas, aperas komune inter 20a kaj 35a vivojaroj, kaj havas longan evoluadon kun kelkaj periodoj de nedaŭra pliboniĝo. Ĝi determinas plej diversajn nervajn simptomojn: kap- kaj okuldoloroj, vertiĝo, deprimeco, malklara kaj kelkfoje duobla (diplopio) vidado, senvolaj, oscilaj aŭ rotaciaj movoj de I' okulglobo (nistagmo), monotona elparolado (kvazaŭ trenita aŭ hakita), perturboj en la marŝado, rigidiĝo kaj tremo de la ekstremaĵoj, manko de fortoj (astenio), malalta arteria tensio ktp.
|
supren
|
Kuracado
|
La kuracado devas esti singarda por ke la paciento ne laciĝu aŭ streĉiĝu: vegetara, prefere nekuirita dieto; mallongaj aerbanoj kun seka brosado aŭ frotado de la haŭto; muskola kaj spira gimnastiko, komencante per la plej simplaj movoj kaj daŭrigante per la plej komplikaj (la subakva gimnastiko estas tre rekomendinda); milda masaĝo; varmetaj lavadoj de la tuta korpo; sufiĉa ripozo, prefere subĉiele; zorgi pri la ĉiutaga intesta funkciado; eviti ĉiuspecajn streĉiĝojn; psikoterapio.
|
supren
|
Parkinsona malsano / Malsanoj de la nerva sistemo
|
|
 |