Startejo
La korpo de la homo
Malsanoj
    Infektaj akutaj
    Infektaj kronikaj
    Infanaj
    Koraj kaj arteriaj
    Vejnaj kaj limfaj
    Spiraj
    Alergio kaj astmo
    Nazaj
    Orelaj
    Faringaj kaj laringaj
    Digestaj
    Hepataj kaj galkanalaj
    Karencaj
    Metabolaj kaj endokrinaj
    Urinaj
    Sangaj
    Nervaj
    Mensaj
    Hau'taj
    Viraj
    Virinaj
    Ostaj, artikaj, muskolaj, tendenaj
    Okulaj
    Malignaj
Terapioj
Famaj naturkuracistoj
Fakvortaro
Fakverkaro
Kongresoj
Au'toroj
Kontakto
Ligoj

Parkinsona malsano

estas invalidiga malsano, longdaŭra kaj relative ofta, kiu trafas personojn pli ol 50-jarajn, kies komencaj signoj ne sufiĉas por tuja diagnozo: sento de malforteco kaj laceco, kurba teniĝo, ŝanĝiĝo en la irmaniero (ne svingante la brakojn), fiksa vizaĝa esprimo, deprimeco, mallaŭta voĉo, malfacileco fari ripetitajn movojn.

Oni povas diagnozi nur post monatoj kaj eĉ jaroj de evoluado, kiam aperas la karakterizaj simptomoj de la malsano: tremo, rigideco kaj movoj rimarkinde malrapidaj.

La tremo povas limiĝi al la fingroj, kiuj moviĝas kvazaŭ kalkulante monerojn aŭ rulumante cigaredon, aŭ al la manradiko; sed povas etendiĝi al la brakoj, kruroj, lango, kapo kaj eĉ al la trunko. Ĝi pli evidentiĝas, kiam la afekciita parto ripozas, kaj malpliiĝas aŭ malaperas, kiam la paciento faras volajn movojn; ĝi intensiĝas, kiam li ekscitiĝas kaj malaperas ĝenerale, kiam ĝi dormas. Kompreneble pro la tremado lia skribaĵo estas malfacile legebla.

La muskola rigideco limiĝas komence al la brakoj kaj kruroj; poste etendiĝas al la muskoloj de la trunko, kio okazigas al la paciento malfacilecon por sin turni en la lito aŭ ekstari, kiam li kuŝas aŭ sidas. Li sukcesas ekstari nur post kelkaj intencoj kaj faras tion rigide, kvazaŭ statuo. Lia teniĝo estas karakteriza: li marŝas kurbigite, kun la genuoj kaj kubutoj iom fleksitaj, la

kapo klinita al la brusto, la supra parto de la korpo fleksita antaŭen, rigide, kvazaŭ serĉante ekvilibran punkton, ne svingante la brakojn, farante mallongajn paŭojn kun la piedoj turnitaj internen kaj sin apogante precipe sur la piedfingroj. Dum la marŝado li ne povas subite flankeniri nek halti nek turniĝi.

La troa malrapideco, nereguleco kaj nekontinueco de la movoj estas alia karakteriza simptomo de tiu ĉi malsano, kiu, kune kun la rigideco, eksplikas la malfacilecon en la supre menciitaj volaj movoj. La voĉo de la paciento estas mallaŭta, neregula kaj monotona, kelkfoje preskaŭ neaŭdebla; lia mieno estas mira, rigida, senesprima, indiferenta, kvazaŭ maskita; kelkfoje li salivumas, plendas pri doloroj de la ekstremaĵoj kaj de la dorso, mallakso, troa ŝvitado. lufoje li estas deprimita, sed mense Ii estas normala.



supren

Kuracado

La kuracado nepre postulas la aktivan kunlaboron de la paciento por venki la rigidecon, kiu estas la ĉefa problemo, ĉar ĝi povas estigi deformiĝojn kaj nekapablecon. Li devas levi la piedfingrojn je ĉiu farota paŭo por elimini la muskolan spasmon kaj la timon fali; marŝante aŭ turniĝante liaj piedoj devas esti malproksimaj unu de la alia je 30 aŭ 35 centimetroj por ne perdi la ekvilibron; krome, por ne fali dum turniĝo, li devas fari mallongajn paŭojn kun la piedoj tre malproksimaj unu de la alia kaj ne devas kruci unu kruron sur la alian; li devas sin ekzerci fari malgrandajn kaj rapidajn movojn malantaŭen, antaŭen, dekstren kaj maldekstren, dum 5 minutoj, plurfoje ĉiutage; dum marŝado li devas energie svingi la brakojn, ĉar tio kontribuas malpezigi la krurojn, malpliigi la lacecon kaj malstreĉi la brakojn kaj ŝultrojn; li devas leviĝi de la seĝo laŭeble rapide por kontraŭagi la graviton; kon-traŭe, li devas sidiĝi malrapide, kun la korpo tre klinita antaŭen ĝis tuŝi la seĝon.

Oni devas komenci tiujn ekzercojn laŭeble frue, kaj fari ilin 10-ĝis 12-foje ĉiutage, dum 15 minutoj, regule kaj konstante por preventi invalidiĝon.

La korpopartoj, kiuj plej riskas la kontrakturojn estas la kolo, la ŝultroj, la fingroj, la femuroj, la genuoj kaj la maleoloj. Por protekti la muskolojn de la antaŭa regiono de la kolo, kiuj tiras la kapon malsupren kaj antaŭen, kaj estigas cifozon (devio de la vertebra kolumno kun malantaŭa konvekseco) de la supra parto de la vertebra kolumno, oni devas fari ekzercojn helpe de tiranta pulio lokita super la kapo; sidiĝi sin apogante sur kusenoj premantaj la supran parton de la vertebraro kaj movi la kapon laŭeble malantaŭen; starante proksime de muro, levi laŭeble alten la brakojn kun etenditaj fingroj; starante kun fleksitaj brakoj kaj kunpremitaj pugnoj, movi la kubutojn tuŝantajn la trunkon laŭeble malantaŭen; levi la ŝultrojn. Oni devas multe ekzerci la manojn por eviti, ke la muskoloj mallongiĝu, la fingroj distordiĝu aŭ la mano definitive fermiĝu: tajpi, ludi pianon, agrafi kaj malagrafi, butoni kaj malbutoni vestaĵon, ĉifi kaj malĉifi pecon da papero, knedi kaj modli plastojn, premi multfoje pilketon, movi aŭ ruli monerojn aŭ krajonon aŭ globetojn, funkciigi tondilon, foliumi libron, nodi kaj malnodi ŝnu-ron ktp. Por ĝusti la tendencon de la korpo moviĝi antaŭen, li devas subite rektiĝi. La marŝado per mallongaj paŭetoj ĝustiĝas irante inter paralelaj strekoj faritaj sur la planko je 30 centimetroj de distanco unu de la alia. Dum la marŝado li devas rigardi antaŭen, ne siajn piedojn. Por preventi la monotonan kaj nazalan elparoladon, li devas laŭte legi antaŭ spegulo penante bone prononci.

Tre gravas ankaŭ la masaĝo kaj la pasiva ekstenso, la modera ĝenerala kaj spira gimnastiko, la aerbanoj, la muskola malstreĉiĝo, la psikoterapio kaj aparte la vegetara dieto. Kvankam evitante laciĝon, la paciento devas laŭeble aktivi, sin dediĉante al la muziko, la kino, la teatro aŭ aliaj artoj, amuzoj aŭ distraĵoj; prizorgi ĉiutage sian tualetadon; surmeti komfortajn vestojn. Lia familio devas pacience stimuli kaj helpi lin por ke la kuracado sukcesu. Drogoj kaj farmaciaĵoj estas malutilaj kaj senutilaj, sekve evitendaj.



supren

Psika influo de kronikaj kaj invalidigaj malsanoj / Multobla au' platsklerozo

© 2005-2007 MZ-Verlag