Startejo
La korpo de la homo
Malsanoj
    Infektaj akutaj
    Infektaj kronikaj
    Infanaj
    Koraj kaj arteriaj
    Vejnaj kaj limfaj
    Spiraj
    Alergio kaj astmo
    Nazaj
    Orelaj
    Faringaj kaj laringaj
    Digestaj
    Hepataj kaj galkanalaj
    Karencaj
    Metabolaj kaj endokrinaj
    Urinaj
    Sangaj
    Nervaj
    Mensaj
    Hau'taj
    Viraj
    Virinaj
    Ostaj, artikaj, muskolaj, tendenaj
    Okulaj
    Malignaj
Terapioj
Famaj naturkuracistoj
Fakvortaro
Fakverkaro
Kongresoj
Au'toroj
Kontakto
Ligoj

Epilepsio

estas malsano karakterizita de konscioperdo kaj de konvulsiaj atakoj, kiu debutas kelkfoje en la infanaĝo kaj alifoje en la adoleskanteco. Ĉe infanoj ĝi manifestiĝas per senmoveco, fiksa rigardo kaj nevolaj movoj (spasmoj), kiuj daŭras malpli ol unu minuton aŭ per mallonga konscioperdo. Ĉe adoleskantoj kaj junuloj la atako prezentiĝas jene: post nevola krio, la paciento falas subite teren ien ajn kaj ne povas eviti kelkfoje vundojn kaj brulvundojn, intense konvulsias, mordas sian langon, eligas urinon kaj eĉ fekaĵojn; kaj kiam la atako ĉesas, la paciento profunde endormiĝas kaj, vekiĝante, nenion memoras pri la okazintaĵo.

Ekzistas du aliaj formoj de epilepsio: aŭtomataj aŭ nevolaj aŭ neadekvataj movoj daŭrantaj pli ol unu minuton, sekvitaj de perdo de la memoro, kaj formo kiu trafas nur parton de la korpo (buŝo, dikfingroj, pieddikfingro, brako, kruro ktp.).

La kaŭzo de la epilepsio ne ĉiam estas konata. Ĝi ofte ŝuldiĝas al traŭmato sur la kapo, lezo de la cerbaj angioj, tumoroj kaj kronika meningito.

La kuracado estas la sama kiel por deprimeco, sed la dieto devas esti tute sensala. Eviti ĉiujn alkoholajn kaj kafeinhavajn (kafon, teon, mateon) trinkaĵojn kaj ĉiuspecajn ekscitajn aŭ iritajn faktorojn, inkludante la televidadon (oni devas almenaŭ sidi malproksime de la aparato, zorge elekti la programon kaj nelonge spekti ĝin). Rekomendindas la sana kaj aktiva vivo en plena naturo. Esplori kaj trakti la organajn kaŭzojn de la malsano: toksiĝoj, mallakso, intestaj parazitoj ktp.

La alopatia medicino uzas ĝenerale drogojn por forigi la konvulsiojn, forgesante la konvulsiulon mem. Sekve tiu ĉi englutas ĉiutage kaj dum multaj jaroj farmaciaĵojn, kiuj finfine estigas ĉe li kronikan medikamentan toksiĝon. Kiel sciate la konvulsioj estas oftaj ĉe la nervozaj infanoj, precipe kiam ili febras. Kvankam temas ĉi-kaze pri normala reago, ofte la kuracistoj misinterpretas la simptomon, diagnozas erare epilepsion kaj preskribas kontraŭkonvulsiajn drogojn, kiuj grave endanĝerigas la fizikan kaj mensan sanon kaj la socian estontecon de la kompatinda infano.



supren

Facia paralizo / Neu'ralgioj

© 2005-2007 MZ-Verlag