|
|
 |
 |
 |
 |
Morto c'e familio
|
|
|
povas okazigi problemojn pro ĝia influo sur la emocian, psikan kaj eĉ fizikan ekvilibron de ĝiaj membroj.
Ĝis antaŭ nelonge oni preskaŭ ne pristudis serioze tiun demandon; sed nun multnombraj scienculoj, kuracistoj, psikiatroj kaj psikologoj aktive okupiĝas pri ĝi; fondiĝis societoj kaj centroj, kie familianoj de nekuracebluloj periode kunvenas por prezenti siajn kazojn, interŝanĝi ideojn kaj konsilojn kaj sin reciproke helpi por trafe adapti la familian vivon je mortmalsanulo. Eĉ ekzistas jam en kelkaj universitatoj kursoj pri tanatologio (= scienco pri la morto) kaj oni organizas seminariojn kaj konferencojn por la ĝenerala publiko pri la sama temo.
Rezulto de tiu aktiveco estas la adopto de pli sana kaj malkaŭa sinteno antaŭ la morto por ĝin cele alfronti. Sekve la hieraŭaj simulado, ŝajnigado kaj pia mensogo estas anstataŭigitaj per plena malkaŝo kaj spontaneeco, ĉar la deira punkto de rezono estas, ke la paciento devas informiĝi - ĝis kie la prudento permesas - pri la graveco de sia malsano kaj, ke la ceteraj membroj de la familio devas senvuale esprimi siajn sentojn. La elmontro de falsa gajeco por kuraĝigi la mortonton estas evitenda, ĉar ĝi nur povas kreskigi ties timon kaj anksiecon. Sed ĉiaokaze oni devas protekti lin kontraŭ la plej granda aflikto de la morto: la terura soleco.
La espero povas plilongigi la vivon de la paciento kaj la malespero povas konduki lin al memmortigo. Tamen li devas scii sian prognozon por la necesaj aranĝoj kaj por povi libere esprimi sian aflikton pere de paroloj aŭ ploro. Kaj tio tre gravas, ĉar tiu malŝargo senpezigas lian animon kaj helpas lin akcepti pli facile la realon de la morto. Se la mortonto volas scii la veron kaj oni konsideras, ke li havas la sufiĉan animforton, oni povas diri ĝin al li, sed kun granda takto. Tiel eblos sincera interparolado, kiu ebligos al ambaŭ interparolantoj sin senti poste pli bone, ĉar ilia emocia ŝargo malplipeziĝos.
La familio devas tre pacience akompani kaj trakti la malsanulon, konversacii kun Ii kompreneme kaj respektplene eĉ kiam li koleras aŭ lamentas. Fremdaj vizitoj, nenecesaj sciigoj kaj konversacioj estas evitendaj.
La infanoj devas esti informitaj pri la malsano de la patro (patrino aŭ frato), klarigante al ili per simplaj vortoj, laŭ ilia komprenkapablo, la signifon de la proksima forpaso, kaj sciigante, ke estas permesate al ili libere esprimi siajn sentojn, sed ne en la ĉeesto de la paciento. Ankaŭ ĉi-kaze la sincereco kaj la malkaŭo estas la plej taŭga metodo; oni devas liberigi ilin de la anksieco por ke ili alproksimiĝu al la lito de la mortonto, kiu tiele sin sentos pli bone. Nur esceptaokaze konsilindas apartigi ilin.
Ĝenerale infanoj sepjaraj jam povas kaj devas partopreni la funebrajn ceremoniojn, krom esceptaj okazoj. Estas eraro "protekti" ilin, apartigante ilin de la enteriga soleno. Kaj post tiu ĉi, kiam la familio estas denove hejme, infanoj kaj adoltoj devas libere priparoli la okazintaĵon kaj esprimi spontanee siajn sentojn. Estas eraro bridi tiun ĉi, ĉar la bridado malutilas la psikon kaj tio povas konduki poste al neŭrozo kaj eĉ al fizikaj malsanoj. Oni devas agi do tute nature kaj ne ŝajnigi fortecon.
Kiam la mortonto estas infano, la procedo estas preskaŭ la sama. Infano pli ol kvinjara jam scias intuicie, ke sia malsano estas grava; oni ne devas do mensogi al ĝi, ĉar mensogo trompos ĝian fidon kaj ĝi sin sentos dolore pli soleca. Dume estas konsilinde, ke la aktiveco kaj vivstilo de la familio daŭru normale kaj ke la paciento estu traktata kiel kutime.
|
supren
|
Deprimeco / Timoj kaj fobioj
|
|
 |