|
|
 |
 |
 |
 |
Psika influo de kronikaj kaj invalidigaj malsanoj
|
|
|
La kronikaj malsanoj tre influas sur la psikon de la paciento, ĉar la doloroj kaj la limigoj, kiujn ĉi tiu suferas en siaj aktivecoj kaj funkcioj, komprenigas lin, ke iamaniere lia vivo ne plu estos la sama, kiel la antaŭa. Ĉe la komenco li sentas ĉagrenon, malĝojon, koleron kaj sensavon. Tiu deprima periodo, dum kiu la melankolia paciento kompatas sin mem, povas tro longe daŭri se li ne ricevas ĝustatempe la nepre necesan moralan apogon fare de siaj familio kaj kuracisto. Tiu ĉi devas malkaŭe diskuti kun la paciento pri ties situacio por ke li plene komprenu la realon, akceptu ĝin, adaptiĝu al ĝi kaj lernu kiel kunvivi kun ĝi. Oni ne forgesu, ke la adaptiĝo al kronika malsano ja konsistas en ricevi ian gajnon el malbona negoco. La paciento devas kompreni, ke li devas pluvivi kaj pluagi laŭ siaj eblecoj, kaj tiucele li devas tute reorganizi sian vivmanieron. La apogo de la familianoj, la paroloj de la kuracisto (la parolo estas ja ankaŭ kuracilo), agrabla okupo aŭ distraĵo, pozitivaj ideoj pri pliboneco kaj adekvata traktado de la influanta kronika malsano per la naturista medicino kontribuos sendube igi pli elportebla la vivon de la paciento, kiu alimaniere estus netolerebla aŭ nedezirebla.
|
supren
|
Trau'mataj neu'rozoj / Parkinsona malsano
|
|
 |