trafas ĉiuaĝajn personojn (eĉ infanojn) kun antaŭdispozicio, kiuj spertis fortan emocion pro akcidento (labora, fervoja, aŭtomobila, aviadila ktp.), mordo, brul- kaj alispecaj vundoj, tertremoj, incen-dioj, eksplodoj, militoj, revolucioj, elektra aŭ tondra malŝargo ktp. La simptomoj estas tre similaj al tiuj de la neŭrastenio kaj histerio, kaj ne ĉiam estas proporciaj al la graveco de la ricevitaj traŭmatoj. Kelkfoje sensignifaj kaj eĉ imagaj lezoj povas estigi ilin, ĉar la timo kaj la sugesto havas grandan influon sur tion.
La neŭrozo aperas kelkfoje tuj post la akcidento, sed plej ofte post kelkaj semajnoj aŭ kiam komenciĝas la cikatriĝo de la vundoj. Ĝia prognozo estas ĝenerale bona, escepte se perforta traŭmato estigis nervajn lezojn aŭ cerban aŭ mjelan komocion.
Por ĝuste diagnozi la traŭmatan neŭrozon oni devas ekskluzivi la organajn afekciojn, kiuj kapablas okazigi nervajn malordojn similajn al tiuj, kiujn prezentas la paciento; oni ankaŭ devas malkovri la kazojn de simulado, relative oftajn ĉe tiuj kiuj pretendas ricevi monkompensadon aŭ pension pro malkapableco. Ne malofte la traŭmata neŭrozo pliboniĝas baldaŭ, kiam la paciento ekscias, ke li gajnis la proceson pri kompenso de la damaĝoj.
|