Startejo
La korpo de la homo
Malsanoj
    Infektaj akutaj
    Infektaj kronikaj
    Infanaj
    Koraj kaj arteriaj
    Vejnaj kaj limfaj
    Spiraj
    Alergio kaj astmo
    Nazaj
    Orelaj
    Faringaj kaj laringaj
    Digestaj
    Hepataj kaj galkanalaj
    Karencaj
    Metabolaj kaj endokrinaj
    Urinaj
    Sangaj
    Nervaj
    Mensaj
    Hau'taj
    Viraj
    Virinaj
    Ostaj, artikaj, muskolaj, tendenaj
    Okulaj
    Malignaj
Terapioj
Famaj naturkuracistoj
Fakvortaro
Fakverkaro
Kongresoj
Au'toroj
Kontakto
Ligoj

Histerio

estas neŭrozo, kiu atakas ĝenerale virinojn, sed kelkfoje ankaŭ virojn kaj eĉ infanojn.

Ĝi indikas seriozan malekvilibron de la emocia kaj psika vivo de la paciento en ligo kun fizikaj malsanoj aŭ perturboj, ĉar la tuta organismo funkcias kvazaŭ nedividebla unuo.

Kvankam ĝi povas manifestiĝi diversmaniere, ĝenerale ĝi komenciĝas per antaŭavertaj simptomoj: senmotiva rido aŭ ploro; sento de ovaria doloro, kiu poste ascendas laŭlonge de la ventro kaj brusto ĝis atingi la gorĝon, kvazaŭ bulo ("histeria bulo") estiganta sufokiĝon. Tiam la paciento falas teren, krias kaj konvulsias; lia vizaĝo kongestiĝas kaj li povas eĉ perdi dum kelkaj momentoj la konscion. Post varia tempodaŭro de minutoj ĝis horoj li ricevas grade sian normalan staton, sed kun sento de intensa laceco, plorado kaj abunda urinado. En kelkaj gravaj kazoj la simptomoj tre inten-siĝas kaj la daŭro estas pli longa.

Kvankam la histeria krizo similas al la epilepsia, estas facile distingi ilin unu de la alia, ĉar en ĉi-lasta kazo la malsanulo falas subite teren ien ajn kaj ne povas eviti kelkfoje vundojn kaj brulvundojn; dum en la unua kazo li sukcesas fali sendanĝere. Krome la epilepsiulo prezentas intensajn konvulsiojn dum kiuj li mordas sian langon, eligas urinon kaj eĉ fekaĵojn; kaj, kiam la atako ĉesas, li profunde endormiĝas kaj, vekiĝante, li nenion memoras pri la okazintaĵo.

Ekzistas aliaj formoj de histerio, kiuj prezentiĝas kun aŭ sen konvulsioj, karakterizitaj per difektŝanĝoj de la voĉo, kontrakturoj, doloraj aŭ nesensivaj korpopartoj kaj eĉ paralizoj, kiuj povas afekcii la duonon de la korpo aŭ nur unu membron (ĝenerale brakon). Tiuj paralizoj kelkfoje malaperas subite; alifoje persistas longe kaj eĉ povas okazigi muskolan atrofion.

La histerio, karakterizata de granda ekscitiĝo, povas ankaŭ adopti la formon de diversaj organaj malsanoj, inter kiuj la histeria blindeco (ambliopeco), kiu ĝenerale trafas knabinojn kaj junajn virinojn, kelkfoje junajn virojn. Ĝi afekcias pleje nur unu okulon, kaj ĝia plej konstanta simptomo estas la malpliiĝo de la vidakreco, ĝis la plena perdo de la vidkapablo (amaŭrozo). Keikfoje oni rimarkas ankaŭ en la okulo senmovajn (fiksajn) regionojn pli aŭ malpli ampleksajn, sen vidkapablo (skotomo), malfortiĝo aŭ perdo de la vido en nur duono de la okulo (hemianopsio), lumtimo (fotofobio), duobla vidado, palpebra spasmo ktp.

La prognozo de tiuj perturboj estas bona, kvankam ili povas daŭri multajn monatojn. Same kiel ĉe la aliaj histeriaj manifestiĝoj, estas malfacile kelkfoje distingi ilin disde la simpla ŝajnigado.La kuracado devas esti ĝenerala, celante la stimuladon de la organaj defendoj, racia nutromaniero eliminante la toksajn kaj ekscitajn substancojn; natura subĉiela vivo; rezigno je tabako, alkoholo kaj aliaj malvirtoj; promenadoj tra la kamparo; banoj en la maro aŭ en la rivero; nepezaj laboroj en la ĝardeno; sufiĉa ripozo; zorgado pri la ĉiutaga intesta funkcio; psikoterapio (sen drogoj); muskola kaj mensa malstreĉiĝo.


 

Histerio La vorto devenas el la greka kaj signifas "uteron". Tiun vorton oni uzis por montri ke virinoj estas la viktimoj de tiu malsano. Fakte ofte svenis virinoj pro granda emocio, viroj ne. La kau'zo estas tute simpla: virinoj tiom ligis sin ke ne estis sufic'e da spaco por enspiri sufic'e da aero. Sekvo estis sveno pro manko da oksigeno.



supren

Neu'rastenio / Neu'rozaj manioj

© 2005-2007 MZ-Verlag