estas malfortiĝo de la nerva sistemo, kies plej gravaj simptomoj estas: incitiĝemo, ĝenerala laceco kaj malforteco, sendormeco, vertiĝoj, doloroj de la kapo kaj de aliaj korpopartoj, senapetiteco, malpliiĝo de la memoro kaj de la seksa kapablo, dumnoktaj polucioj, komplekso de malsupereco, angoro, malkvieteco, emi al la parola aŭ aga perforto, troa sensiveco al intensa lumo kaj al akraj bruoj, maltrankvila dormo, jukado, jukado de la anuso kaj de la generaj organoj, tremado de la manoj, trorapidaj aŭ neregulaj pulsobatoj, palpitacioj, doloroj en la antaŭkora regiono, lakso aŭ mallakso ktp.
La neŭrasteniulo sin ekzamenas zorgeme por poste rakonti detale kaj pedante al la kuracisto ĉiujn rimarkitajn simptomojn kaj signojn, kies gravecon li ĝenerale troigas.
Multenombraj povas esti la kaŭzoj de la neŭrastenio, sed ili reduktiĝas al du vortoj: vivo nenatura. Ne temas nur pri la vivo de la paciento mem, sed ankaŭ pri tiu de liaj gepatroj, kiuj poste transdonis al li herede la antaŭdi-spozicion. Jen la ĉefaj kaŭzoj: neracia nutrado surbaze de viando, konservaĵoj, fridmanĝaĵoj, kondimentoj, spico, saŭco, fritaĵoj, produktoj industriaj, kadavraj, nekompletaj kaj artefaritaj kun diversaj aldonitaĵoj (kolorigaj, sta-biligaj, aromigaj ktp.); alkoholaj (vino, biero, brando, likvoroj ktp.), kafeinhavaj (kafo, teo, mateo) kaj kelkaj nealkoholaj sed tamen malutilaj trinkaĵoj; sidema vivo; manko de fizikaj ekzercoj; troaj laboro kaj zorgoj; nesufiĉa ripozo; seksaj ekscesoj kaj/aŭ aberacioj; kontinua nerva streĉiĝo; brua, malfavora aŭ nehigiena medio (polvo, gasoj kaj aliaj toksaj haladzoj); tabako kaj aliaj drogoj; malbonaj pensoj kaj ideoj ktp.
La kuracado konsistas esence en la ĝustado de la malbonaj aŭ misaj moroj de la paciento kaj por tion atingi oni devas ĝisfunde enketi pri ties nutro- kaj vivmanieroj. Oni devas samtempe esplori la ekziston de fizikaj perturboj aŭ malsanoj por kuraci ilin.
La ripozkuracado, la muskola kaj mensa malstreĉiĝo kaj kelkfoje la psiko-terapio estas tre utilaj. La paciento devas eviti ĉagrenojn kaj absorbajn zorgojn; li devas legi alcelajn stimulajn librojn laŭ sia komprenkapablo, kiuj helpos lin alfronti lian problemon kaj ĝin solvi. Agrabla okupo, promenadoj kaj vojaĝoj, ripozrestado en la kamparo, montaro aŭ marbordo kontribuos certe al resaniĝo.
Ankaŭ utilas: aerbanoj, Sveda kaj spira gimnastiko, sekaj frotadoj aŭ brosadoj de la haŭto, frotado de la tuta korpo per malvarma salita akvo, milda ĝenerala masaĝo, paŭado nudpiede sur la malseka grundo, ripozo antaŭ kaj post la manĝoj kaj ĝardenkulturo.
Kompreneble oni ne devas apliki samtempe ĉiujn supre menciitajn indikojn, sed grade kaj alterne, konsiderante la ĝeneralan san- kaj animstaton kaj la rezisto- kaj reagkapablojn de la paciento.
|