|
|
 |
 |
 |
 |
Deprimeco
|
|
|
La deprimeco, karakterizita per anksieco kaj melankolio, estas la plej komuna perturbo nerva kaj emocia, kiu tre suferigas la homaron.
Ĝi trafas personojn pli ol 50-jarajn, t. e. en plena produktokapablo, pli ofte inter la 40a kaj 60a jaraĝo, sed povas ataki ankaŭ infanojn, junulojn kaj maljunulojn. La virino estas pli ofta viktimo ol la viro.
Ĝi komenciĝas pro reala aŭ nereala (imaga) perdo: la morto aŭ foriro de amata persono; la perdo de riĉaĵoj, sano, posteno aŭ elstara aŭ honora pozicio en la socio; akcidento aŭ ĥirurgia operacio, kiu senigis la pacienton je parto de lia korpo aŭ je unu el ties funkcioj; perdo de la beleco, la juneco, la seksa allogo aŭ kapablo; malapero de la amikoj kaj kamaradoj kun paso de la tempo.
Aliaj kaŭzoj povas ankaŭ influi la aperon de deprimeco: la soleco; la fizika, mensa aŭ emocia trolaciĝo; kelkaj farmaciaĵoj; la tabako, la alkoholo kaj aliaj malvirtoj aŭ aberacioj; kelkaj infektaj malsanoj (ekzemple virusaj) mise traktitaj per antibiotikoj kaj kemiaĵoj; kronikaj malsanoj kiel reŭmatismaj, endokrinaj, diabeto ktp. erare traktitaj per hormonoj kaj aliaj drogoj; nutromankoj; familia dismembriĝo; menopaŭzo kaj andropaŭzo; politikaj kaj sociaj ŝanĝoj; novaj situacioj (eksedziĝo, emeritiĝo) ktp.
Ne malofte la kuracisto mem estas la kaŭzanto de la deprima stato de la paciento, kiam pro siaj neprudentaj paroloj aŭ sinteno li alarmas kaj timigas tiun ĉi anstataŭ trankviligi lin kaj inspiri al li fidon.
Kiam homo suferas perdon aŭ gravan psikan aŭ emocian traŭmaton, li ekfunkciigas defendajn mekanismojn: la ellaboradon aŭ la eskapon. En la unua kazo li analizas sian angoron ĝis li sukcesas venki aŭ superi ĝin, kelkfoje kun alies helpo (psikanalizisto ktp.), sen gravaj sekvaĵoj. En la dua kazo la interna tensio malŝargiĝas en plurajn direktojn estigante diversajn fizikajn, emociajn kaj mensajn perturbojn, kiuj konsistigas nenormalajn reagojn, inter ili la deprimecon.
Tiu ĉi komenciĝas inside iafoje; kaj subite, kiam ĝi rilatas specife al perdo. Ĝi daŭras 3 ĝis 12 monatojn; pli mallonge ĉe infanoj, adoleskantoj kaj junuloj; kaj pli longe (3 ĝis 5 aŭ pli da jaroj) ĉe pliaĝuloj.
Kun paso de la tempo ĝi kelkfoje spontanee pliboniĝas; sed ĝi povas ankaŭ kronikiĝi. La remalsaniĝoj kaj la remitoj estas oftaj, kun sensimptomaj periodoj de ĝis 3 jaroj ĉe la komenco, kiuj emas mallongiĝi post ĉiu sekva atako.
Kiam la deprimeco ŝuldiĝas al organaj kaŭzoj, kaj tiuj ĉi estas traktataj per la naturista sistemo, ĝi definitive kuraciĝas kaj malaperas.
Ne ĉiam estas facile diagnozi la deprimecon, ĉar unuj kaŝas ĝin sub rideto, aliaj neas ĝin stoike kaj la ceteraj ĝin maskas per diversaj organaj aŭ emociaj perturboj.
La deprimito ne povas apreci la belecon de la plej ĉarma pejzaĝo; la agrablaj sentoj kaj la buntaj koloroj ŝajne ne atingas lian konscion; lia vivo iĝis monotone griza, sinistra kaj sensenca; kaj li sentas sin soleca meze de sia propra dezerta mondo. Li marŝas trenante la piedojn, kurbdorse, kun trista rigardo; parolas balbute, heziteme kaj sengeste; liaj movoj estas malrapidaj; li sin sentas konstante laca, precipe frumatene ĉe ellitiĝo kaj devas penegi por ion fari; lia dormo ne estas normala: li vekiĝas tre frumatene kaj ofte dumnokte kaj liaj sonĝoj estas ĝenaj; li suferas stomakintestajn perturbojn (lakso aŭ mallakso, abdomena doloro, dispepsio, epigastra malordo, gasoj, naŭzo, senapetiteco), magriĝon (ne ĉiam kaŭzitan de la senapetiteco), malpliiĝon de \a seksa impulso, kapdoloron, kapturniĝon, poliurion (troa kvanto da urino), palpitacion, spirmalfacilon, neklaran vidadon, buŝan sekecon, pruriton.
Krom la supre menciitaj fizikaj simptomoj, la deprimito prezentas ankaŭ emociajn simptomojn: trista, melankolia humoro, krizo de plorado, sentoj de malkvieteco kaj fiasko, agitiĝo, timo, sendefendo, memriproĉo; li sentas sin pesimista, senespera, kulpa, malbona aŭ sentaŭga, seniluziiĝinta.
Li ankaŭ prezentas psikajn simptomojn: malfacilo por koncentriĝi en la laboro, la legado aŭ la studado; sendecideco; perdo de la memoro, de la intereso kaj de la ambicio; tendenco al memmortigo. Ĉar li perdis intereson por aliuloj, la paciento sin sentas socie izola, kaj tio povas intensigi lian malkontentecon kaj fiaskosenton.
La kuracado baziĝas sur la psikoterapio fare de komprenema kuracisto, kiu pretas aŭskulti ĉion kion la paciento volas rakonti al li pri si mem, pri siaj pensoj kaj sentoj, kaj pri la kaŭzoj, kiuj laŭ lia opinio okazigis la deprimecon.
Tiu malŝarĝiĝo liberigas lin de granda parto de lia emocia ŝarĝo kaj tio ebligas al li aprezi objektive la propran situacion kaj alfronti la problemojn serene kaj ekvilibre kun la konstanta helpo de la trankviligaj kaj stimulaj paroloj de la kuracisto.
La drogoj (psikofarmaciaĵoj) estas malakceptindaj, ĉar ili nur povas komp-liki la malsanon kaj estigi daŭran inklinon al plua konsumado. Ankaŭ ne estas akceptinda la elektroŝoko, kiu ĝenerale pligravigas la malsanan staton.
Oni ne devas diri al la paciento, ke,, li havas nenion" kaj sekve devas for-gesi la absorbajn zorgojn. Tiaj konsiloj povas nur intensigi lian deprime-con, ĉar li bone scias, ke li vere suferas kaj ne povas plenumi ilin.
La kuracisto kaj la familianoj de la paciento devas streĉe kaj inteligente kunlabori por ke la kuracado plene sukcesu.
La deprimito ne devas resti senfara, sed devas okupiĝi pri io agrabla, kiu ne postulas de li fizikan kaj mensan streĉiĝon. La adekvata muziko, la manlaboro, la ĝardenkulturo, la promenadoj prefere ekster la grandaj urboj kaj aliaj similaj aktivecoj povas kontribui al lia resaniĝo, forigante la enuon kaj la senton de sentaŭgeco kaj memmalestimo.
Tre gravas ankaŭ por la kuracado la vegetara, prefere nekuirita dieto, la ĉiutaga intesta funkciado, la aerbanoj, la paŭado nudpiede sur la malseka grundo, la frotado de la tuta korpo per malvarma (aŭ apenaŭ varmeta) akvo, la infuzaĵoj el tili-, oranĝo- kaj pasifloroj kaj el hiperiko (Hypericum perforatum) kaj la maceraĵo el valeriana radiko (mildaj sedativoj), la dekoktaĵo el laktuko (por faciligi la dormadon), la sufiĉa ripozo, la muskola malstreĉiĝo, la spirgimnastiko kaj la ĝenerala masaĝo.
Finfine oni devas esplori la familian medion de la paciento kaj ties rilatojn kun la ceteraj familianoj. Pro sia deprimeco la paciento kelkfoje ne bone traktas ilin, kaj se ili ne ĝuste interpretas la motivon de lia konduto, ili povas ofendiĝi kaj reagi malamikece, kreante tiel neelireblan rondon, kiu neniel helpos solvi la problemon. La kuracisto devas klarigi la situacion kaj informi la familion pri la karakterizaĵoj de la malsano por ke ĉiuj kunlaboru kun pacienco kaj takto en la sukceso de la kuracado. Ne malofte la tuta familio devas esti kune traktita de la psikoterapiisto.
|
supren
|
Poliomjelito / Morto c'e familio
|
|
 |