Ĉiu kuba milimetro de homa sango enhavas normale 4, 5 ĝis 5 milionojn da ruĝaj globetoj, 7000 ĝis 8000 blankajn globetojn kaj 200000 ĝis 300000 trombocitojn. Cent gramoj da sango enhavas normale 14 ĝis 15 gramojn da hemoglobino, kiu estas la pigmento de la ruĝaj globetoj.
Multenombraj kaŭzoj povas estigi anemion: hemoragioj, malario, sifiliso, kancero, renito, kronikaj toksiĝoj, intestaj parazitoj, malvirtoj (tabako, alkoholo ktp.) karenca nutrado, nehigiena vivo ktp. Jen ĝiaj ĉefaj simptomoj: paleco, laceco, dormemo, kap- kaj muskoldoloroj, palpitacioj, spirmalfacilo, kapturniĝo (vertiĝo), orelaj zumoj, senapetiteco ktp.
Por kuraci la anemion oni devas direktiĝi unue al la kaŭzo, kiu ĝin estigis. Estas rekomendinda la vegetara dieto, prefere nekuirita (freŝaj fruktoj, krudaj diversspecaj salatoj kaj ties sukoj ĵus elpremitaj), ĉar la kruda manĝaĵo posedas grandan kuracpovon, kaj la verda pigmento de la plantoj (klorofilo), homologa (simila) al la ruĝa pigmento de la sango (hemoglobino), kontribuas al ties normaligo nature kaj daŭre. Oni aldonu kuiritajn legomojn, integrajn cerealojn, vegetarajn supojn, ovojn (unu ĉiutage aŭ ĉiuduatage), fromaĝon kaj aliajn laktaĵojn kaj nuksojn.
Estas rekomendinde fortigi la dieton per krudaj ĝermoj de tritiko, manĝeblaj maraj algoj, sekigita bierfermentilo, ekstrakto el malto, poleno de floroj kaj la raspaĵo de la flava parto de matura citronŝelo (flavonoidoj). Gravas la ĉiutaga enstomakigo de duonlitro ĝis unu litro da ĵus elpremita suko de diversaj krudaj legomoj, miksitaj aŭ ne, ĉefe spinaco, kiun oni devas trinki malrapide, per malgrandaj glutoj. Oni kompletigas la kuracadon per aer- kaj sunbanoj, aktiva vivo en plena naturo, prefere en la kamparo, en la montaro aŭ en la marbordo, spirgimnastiko, sufiĉa ripozo kaj mensa higieno.
La sanga transfuzo, kiun oni ofte faras por kuraci la anemion, havas nedaŭran efikon, ĉar la sango de la donanto estas rifuzata kaj sekve eliminata de la ricevanto post kelkaj tagoj kiel fremda histo tial, ke la sango estas ja histo, kvankam likva.
|