Startejo
La korpo de la homo
Malsanoj
    Infektaj akutaj
    Infektaj kronikaj
    Infanaj
    Koraj kaj arteriaj
    Vejnaj kaj limfaj
    Spiraj
    Alergio kaj astmo
    Nazaj
    Orelaj
    Faringaj kaj laringaj
    Digestaj
    Hepataj kaj galkanalaj
    Karencaj
    Metabolaj kaj endokrinaj
    Urinaj
    Sangaj
    Nervaj
    Mensaj
    Hau'taj
    Viraj
    Virinaj
    Ostaj, artikaj, muskolaj, tendenaj
    Okulaj
    Malignaj
Terapioj
Famaj naturkuracistoj
Fakvortaro
Fakverkaro
Kongresoj
Au'toroj
Kontakto
Ligoj

Malsanoj de la urina aparato

Post la digestado kaj asimilado de la nutraĵoj restas kelkaj neutilaj substancoj, kiujn la organismo ne plu bezonas kaj tial ĝi ilin eliminas tra la re-noj, la dika intesto, la ŝvitglandoj kaj la pulmoj.

La rena funkcio, kiu manifestiĝas en la urina sekrecio, konsistas ne nur en la eliminado de la organaj ruboj, sed ankaŭ en la tenado de la fikseco de la sanga komponaĵo. Fakte la renoj ekstraktas el la plasmo normalajn substancojn, kiuj estas en troa kvanto, kaj la malutilajn elementojn en ĝi enigitajn. lli funkcias do kiel filtriloj.

La urino, rezulto de tiu funkcio, fluas laŭlonge de la ureteroj, du kanaletoj, kiuj kondukas ĝin de la renoj en la vezikon. En ĉi tiu sako je elastaj parietoj ĝi kolektiĝas pli aŭ malpli grandkvante ĝis finfine ĝi estas eligata eksteren per la uretro.

Normale la urino estas likvaĵo sukcenkolora, kun speciala odoro kaj denseco inter 1015 kaj 1020. Ĝiaj esencaj elementoj estas akvo kaj saloj, precipe natria klorido (vulgara nomo: salo), kaj organikaj materioj el kiuj pli abundas la nitrogenaj substancoj, precipe la ureo. Resume oni povas diri, ke la urino estas solvaĵo de ureo en salita akvo.

Normala plenkreskulo ekskrecias 1200-1500 gramojn da urino en 24 horoj. Alivorte: ĉiu kilogramo da homo ekskrecias proksimume 20 gramojn da urino en 24 horoj. Kaj tio reprezentas la pli grandan kvanton el la forĵetaĵoj de la organismo.

Urino de sana homo ne enhavas albuminon, glikozon, grasajn korpojn kaj sangajn globetojn.

Por ke la urina aparato povu daŭre kaj efike plenumi siajn gravajn funkciojn, ĝi kompreneble devas esti tute sana. Kaj por tion atingi estas nepre necese vivi konforme al la leĝoj de la naturo: racia nutrado, abstinado de malvirtoj (tabako, alkoholo kaj aliaj toksoj ktp.), metoda laboro, flegado de la haŭto ktp.

Kiam la homo malobeas al la naturaj leĝoj, la renoj superŝarĝiĝas per la-boro kaj ne povas funkcii plu kun la necesa efikeco. Prezentiĝas tiam diversaj afekcioj al kies aperado povas ankaŭ kontribui hereda antaŭdispo-zicio, infektaj malsanoj erare traktitaj, ĉeesto de infektaj fokusoj en la korpo (tonsilito, dentaj karioj ktp.), medikamentaj, metiaj aŭ akcidentaj toksiĝoj, intensa malvarmo ktp.



supren

Akuta renito au' reninflamo

Cistito au' inflamo de la urinveziko

Hematurio (sangurinado)

Kronika renito au' reninflamo

Pielito kaj pielorenito

Piurio (puso en urino)

Prostatito kaj prostata hipertrofio

Rena s'tonozo (litiazo)

Renoptozo au' renofalo au' loks'ang'a reno

Urina malreteno

Vezika urinreteno




supren

Akuta renito au' reninflamo

© 2005-2007 MZ-Verlag