Malklara urino ne signifas, ke ĝi entenas puson. Nur la urinanalizo forigos ĉiujn dubojn, sed oni devas ĉerpi la urinon kun malsepsaj kaj kontraŭsepsaj antaŭzorgoj por ke la rezultato estu fidinda. Virinoj nepre devas esti sonditaj tiucele per malgranda sondilo por eviti eventualan malpurigon per vagina elfluaĵo. Poste oni devas esplori la kaŭzon de la piurio kaj apliki la koncernan kuracadon laŭ la supraj indikoj.