Tiu simptomo aperas ĉe kelkaj malsanoj de la urina aparato: renaj, ureteraj, vezikaj, prostataj kaj uretraj litiazoj, infektoj, traŭmoj kaj tumoroj; ĉe kelkaj malsanoj ne apartenantaj al urina aparato: akuta apendicito, kojlaj kaj rektumaj tumoroj, salpingito, kelkaj akutaj kaj kronikaj febraj malsanoj (skarlatino, morbilo, tonsilito, malario, endokardiito ktp.), leŭkemio kaj aliaj sangaj afekcioj, skorbuto ktp.
Kiam hematurio aperas, oni devas senprokraste esplori ties kaŭzojn, ĉar ĝi povas esti grava simptomo. Dume, absoluta ripozo enlite kaj severa vegetara dieto estas observendaj.
|