|
|
 |
 |
 |
 |
Vezika urinreteno
|
|
|
Ni plurfoje menciis antaŭe la urinretenon, kiu povas okazi ne nur ĉe malsanoj de la urina aparato, sed kelkfoje ankaŭ pro aliaj kaŭzoj: mjelaj, cerbaj, meningaj kaj infektaj malsanoj, toksiĝoj, kunpremita uretro, refleksaj kaŭzoj ktp. Oni devas klare distingi vezikan urinretenon de anurio (manko de urino). En la unua okazo la veziko entenas urinon, kiu ne povas elflui eksteren tute aŭ parte. En la dua okazo la veziko ne entenas urinon, ĉar la renoj ne ĝin sekrecias aŭ ĉar ĝi ne povas enflui en la vezikon pro iu uretera obstrukco.
Ĉar vezika urinreteno estas nur simptomo de malsano, kuracu ĉi tiun unue. Varmaj, oftaj sidbanoj dum 15-20 minutoj povas helpi. Varmaj klisteroj 150 gramaj ankaŭ utilas, sed retenu ilin laŭeble longe.
Ĉe vezika urinreteno kelkaj kuracistoj hastas sondi la vezikon por ĝin malplenigi. Tiu procedo kompreneble tuj kvietigas la pacienton kaj mildigas ties suferojn, sed ĝi prezentas danĝeron: traŭmoj de la uretro kaj veziko, infektoj ktp. Uzu ĝin nur se ne restas alia alternativo, kaj en tiu okazo sondu tre singarde kun la nepre necesaj malsepsaj kaj kontraŭsepsaj antaŭzorgoj.
|
supren
|
Hematurio (sangurinado) / Urina malreteno
|
|
 |