Startejo
La korpo de la homo
Malsanoj
    Infektaj akutaj
    Infektaj kronikaj
    Infanaj
    Koraj kaj arteriaj
    Vejnaj kaj limfaj
    Spiraj
    Alergio kaj astmo
    Nazaj
    Orelaj
    Faringaj kaj laringaj
    Digestaj
    Hepataj kaj galkanalaj
    Karencaj
    Metabolaj kaj endokrinaj
    Urinaj
    Sangaj
    Nervaj
    Mensaj
    Hau'taj
    Viraj
    Virinaj
    Ostaj, artikaj, muskolaj, tendenaj
    Okulaj
    Malignaj
Terapioj
Famaj naturkuracistoj
Fakvortaro
Fakverkaro
Kongresoj
Au'toroj
Kontakto
Ligoj

Urina malreteno

Suferantoj de cistito kaj uretrito urĝe bezonas urini kaj kelkfoje ili ne kapablas reteni la urinon ĝis atingi la necesejon. Ĉe uretra plimallarĝigo (plej ofte sekvaĵo de kronika blenoreo) la paciento rimarkas, ke post la finiĝo de la urinado kelkaj gutoj da urino eliĝas ankoraŭ. Ĉe la lasta stadio de prostata hipertrofio, kiam la veziko estas superplena pro reteno, okazas poguta malreteno kiel antaŭe dirite. Ankaŭ ĉe kelkaj virinoj, eĉ sanaj, sed kun malforta vezika sfinktero, eliĝas nevole iom da urino dum tusado, ternado aŭ fortostreĉo. Tiuj kazoj de malreteno estas nur ŝajnaj aŭ falsaj.

La afekcioj kiuj povas estigi veran urinan malretenon estas multnombraj kaj kelkfoje ne apartenas al urina aparato: diversaj traŭmoj de tiu regiono, malsanoj de la nervaro, fistuloj, renaj, vezikaj kaj prostataj afekcioj ktp.

Specialan atenton meritas la esenca nokta urina malreteno, kiun suferas kelkaj nervozaj infanoj. Kvankam negrava malsano, ĝi povas estigi hipoĥondrion, se oni ne trafe kuracas ĝin.



supren

Kuracado

Observu vegetaran dieton. Evitu alkoholaĵojn, spicaĵojn, ĉokoladon, kakaon, kafon, teon, akran fromaĝon, troan salon ktp. Maltkafo (farita el ĝerminta rostita hordeo) kaj infuzaĵoj el kamomilo, tilifloroj ktp. estas permesataj. Post vesperiĝo ne trinku likvaĵojn kaj ne manĝu sukoplenajn fruktojn. Urinigu la infanon antaŭ enlitiĝo kaj veku ĝin dumnokte por ĝin urinigi antaŭ la horo je kiu ĝi nevole kaj senkonscie urinas en la lito. Ĉiuvespere ĝi prenu varman sidbanon dum 10 minutoj. En kelkaj okazoj tre utilas la alternaj kompresoj varmaj-malvarmaj dum 16 minutoj sume, kiujn ni priskribis antaŭe. Se kunestas mallakso aŭ intestaj parazitoj, kuracu ilin. Plenkreskuloj povas fari la samon.

Psikoterapio estas tre grava kuracilo kaj indas ĝin apliki kiom nur eble. La gepatroj devas uzi paciencon kaj lertecon por trakti la infanon konsiderante, ke ĉi tiu suferas nur malsanon. lli ne devas do riproĉi, admoni aŭ mal-laŭdi ĝin. Male, ili devas ĝin kuraĝigi kaj komprenigi, ke la afero ne gravas kaj ke ĝi certe resaniĝos. Ne forgesu, ke la gepatroj estas plej ofte iel kulpaj pri la malsano de la infano, jen pro troa severeco kaj trudemeco, kiu estigas nervostreĉadon kaj timon en ĝi, jen pro dorlotado kaj troprotektado, kiu estigas en ĝi senton de malkontento kaj malkapableco. Nu, tiuj nervostreĉoj, timoj, sentoj de malsukceso, fraŭdiĝo aŭ senpoveco akumuliĝas dumtage kaj eksteriĝas dumnokte nevole kaj senkonscie per urina malreteno. Laŭ tiu meĥanismo, kvazaŭ tra sekuriga valvo aŭ savklapo, la infano lasas eliĝi parton de la akumulita nervostreĉo, kiam ties premo superas ian limon.



supren

Vezika urinreteno / Prostatito kaj prostata hipertrofio

© 2005-2007 MZ-Verlag