|
|
 |
 |
 |
 |
Prostatito kaj prostata hipertrofio
|
|
|
La prostato estas glando, kiu troviĝas inter la vezika cerviko kaj la uretro. Kvankam ĝi estas akcesora genera glando, ni ĝin pritraktas ĉi tie, ĉar pro apudeco ĝi povas forte influi sur la vezikon kaj ties funkciojn.
Diversaj faktoroj kapablas kongesti la prostaton: sidema vivo, hemoroidoj, mallakso, tro longe rajdadi aŭ bicikli, masturbado, fortaj seksaj ekscitiĝoj, tro oftaj, longdaŭraj, kontraŭnaturaj aŭ interrompitaj koitoj ktp. Tiu kongesto kune kun la ĉeesto de mikroboj, plej ofte gonokoko, kaŭzas la inflamon de la glando, kiu estas karakterizata de pezosento ĉe la perineo (malsupra parieto de la abdomeno), sento de fremda korpo kaj premo ĉe la rektumo, kaj doloro pli aŭ malpli akra propagiĝanta al perineo, anuso, testikoj kaj lumba regiono. Tiu doloro intensiĝas kiam la paciento sidas aŭ proksimigas la femurojn, kaj tial li evitas marŝi aŭ marŝas kun malproksimigitaj gamboj. Samtempe ekzistas disurio (malfacileco en urinado), eĉ urinreteno, mallakso, dolora fekado kaj febro.
Kuracado: Enlite ripozu; la unuajn tagojn manĝu nenion solidan; trinku nur sukon de freŝaj fruktoj kaj legomoj; 4 ĝis 6 fojojn ĉiutage apliku klisteron de 100 gramoj da varma akvo je 45 °C pere de klisterpilko por eviti troan premon kaj retenu ĝin laŭeble longe; 3 fojojn ĉiutage prenu 15 minutan sidbanon en akvon tiom varman kiom nur eble elteni. Krome apliku sur la mal-supran parton de la ventro fomentaĵon laŭeble varman kaj kovru ĝin per seka flanelo por konservi la varmon; aŭ apliku sur la fomentaĵon kaŭĉukan ujon kun varma akvo; renovigu ĝin laŭbezone. Nokte trempu tukon en mal-varman akvon, premtordu ĝin, faldu ĝin trioble kaj apliku ĝin sur la perineon kaj la malsupran parton de la ventro; kovru ĝin per seka tuko kaj vindu la tuton; demetu ĝin la sekvantan matenon.
Post kelkaj tagoj manĝu maturajn krudajn fruktojn, krudajn salatojn, boligitajn legomojn, integrajn cerealojn, vegetalajn supojn.
Kiam oni malsukcesas kuraci la akutan prostatiton (pleje pro erara kuracado), ĝi pasas al kronika stato. La kuracado en tiu okazo estas same kiel en la antaŭa, sed la varmaj sidbanoj kaj klisteroj estas malpli oftaj. Krome 2-3 fojojn ĉiusemajne prenu vaporbanon de la malsupra duono de la korpo, tio estas, de la zono ĝis la piedoj, dum 20-30 minutoj. La prostata masaĝo (2-3 fojojn semajne) farita de kuracisto aŭ kompetenta masaĝisto povas ofte utili.
La prostata hipertrofio (nenormala trograndiĝo de tiu glando) estas renkontata precipe ĉe maljunaj viroj, kiuj suferis de kronika prostatito. Ĝi manifestiĝas komence per malfacila kaj ofta urinado dumnokte; poste la veziko ne povas malpleniĝi komplete, kaj la malfacila ofta urinado intensiĝas kaj aperas eĉ dumtage. Se la paciento ne submetiĝas al trafa kuracado, la veziko disstreĉiĝas kaj sekve la kvanto da urino, kiu postrestas en ĝi post urinado pliiĝas; la simptomoj antaŭe menciitaj pliintensiĝas kaj aperas novaj: digestaj perturboj, difektŝanĝo de la ĝenerala stato kaj eĉ grava difekto de nutrado. Kelkaj komplikaĵoj povas aperi: urinreteno, poguta malrete-no, hematurio, infektoj ktp.
|
supren
|
Kuracado
|
Observu severan vegetaran dieton. Evitu tabakon, alkoholaĵojn, spicaĵojn, ĉokoladon, kakaon, kafon, teon, akran fromaĝon, troan salon ktp. Ĉiuj kaŭzoj de kongesto estas eliminendaj: mallakso, malvarmo, longaj veturadoj, seksaj ekscitiĝoj ktp.
La unuan semajnon prenu ĉiumatene kaj ĉiuvespere sidbanon laŭeble varman dum 15 minutoj kaj apliku tuj poste klisteron de 100-150 gramoj da varma akvo je 42-45 °C kaj retenu ĝin laŭeble longe. Ekde la dua semajno faru la jenon:
Ĉiumatene tuj post ellitiĝo plenigu grandan kuvon per 20-30 litroj da mal-varma akvo kaj metu sur ĝin tabulon; senvestigu la malsupran parton de via korpo kaj sidiĝu sur la tabulo (tio signifas super la akvo; ne en la akvo); prenu tukon aŭ spongon, trempu ĝin en la akvon de la kuvo kaj frotu milde la malsupran parton de la ventro de la umbiliko ĝis la generaj organoj (ne tuŝante tiujn ĉi) kaj de unu ventra flanko ĝis la alia, kruce. Trempu denove la tukon en akvon kaj ripetu la saman frotadon kaj tiel sinsekve kaj seninterrompe dum 8-10 minutoj. Rimarku, ke oni nur devas frotadi la malsupran parton de la ventro kaj tiu frotado ne devas esti energia. Se vi ne volas malsekigi vian manon dum la frotado (ekzemple se vi suferas reŭmatismon en la manoj), ligu tiun tukon aŭ spongon al pinto de vergeto aŭ stangeto. Se vi estas malforta, faru tiun frotadon dum nur 4-5 minutoj kaj vi eĉ povas ĉe la komenco uzi akvon ne tute malvarman, aparte vintre. Post kelka tempo vi kutimiĝos uzi ĝin malvarma; kaj tia ĝi estas pli bonefi-ka.Ĉiuvespere (aŭ almenaŭ 3-4 fojojn semajne), unu horon antaŭ vespermanĝo, apliku alternajn kompresojn varmajn-malvarmajn sur la malsupran parton de la ventro.
Jen la procedo: plenigu pelvon per akvo tiom varma kiom nur eble elteni kaj mergu tukon en ĝin, kaj plenigu alian pelvon per malvarma akvo kun aparta tuko en ĝi. Unue elakvigu la varman tukon, premtordu ĝin, faldu ĝin plurfoje kaj apliku ĝin sur la malsupran parton de la ventro; kovru ĝin per seka flanelo por ke ĝi ne malvarmiĝu (aŭ metu sur ĝin tiucele kaŭĉukan ujon kun varma akvo) kaj atendu 3 minutojn. Post 3 minutoj demetu la varman fomentaĵon kaj remetu ĝin en la koncernan pel-von. Elakvigu tuj la malvarman tukon, premtordu ĝin, faldu ĝin plurfoje kaj apliku ĝin sur la malsupran parton de la ventro dum nur 1 minuto. Ripetu tiujn alternajn kompresojn kvarfoje: varma-malvarma, varma-malvarma, varma-malvarma kaj varma-malvarma. Ĉiu varma fomentaĵo daŭras 3 minutojn kaj ĉiu malvarma kompreso nur 1 minuton. Oni aplikas ĉiun senprokraste post la alia kaj la lasta estas la malvarma. La tuto daŭras sume 16 minutojn. Por ke la varma akvo ne malvarmiĝu. aldonu laŭbezone pli varman akvon. En ekstrema okazo, ĥirurgia operacio estas akceptebla.
|
supren
|
Urina malreteno / Cistito au' inflamo de la urinveziko
|
|
 |