|
|
 |
 |
 |
 |
Cistito au' inflamo de la urinveziko
|
|
|
La plej oftaj simptomoj de la cistito estas: ofta, urĝa kaj kelkfoje ŝajna bezono de urinado; doloro pli aŭ malpli akra antaŭ, dum kaj precipe post la urinado kun speciala doloriga sento je la kolo de la veziko, kaj piurio. La neĉefaj simptomoj estas: hematurio, urinreteno kaj difektŝanĝo de la ĝenerala stato.
Ĝenerale la kuracado de cistito estas la sama indikita por akuta renito, escepte de la ŝvitigcela envolvaĵo post la bano. Oftaj, varmaj sidbanoj en dekokto de malvo, kaj varmaj klisteroj kun la sama dekokto estas speciale rekomendindaj. Varmajn fomentaĵojn apliku sur la malsupran parton de la ventro.
Se temas pri jam kronika cistito, alternigu la varmajn sidbanojn kun vaporbanoj de la zono ĝis la piedoj, ne forgesante la dieton kaj la aliajn erojn antaŭe menciitajn. Seksaj ekscitiĝoj, malvarmo kaj mallakso estas evitendaj.
|
supren
|
Prostatito kaj prostata hipertrofio / Renoptozo au' renofalo au' loks'ang'a reno
|
|
 |