Startejo
La korpo de la homo
Malsanoj
    Infektaj akutaj
    Infektaj kronikaj
    Infanaj
    Koraj kaj arteriaj
    Vejnaj kaj limfaj
    Spiraj
    Alergio kaj astmo
    Nazaj
    Orelaj
    Faringaj kaj laringaj
    Digestaj
    Hepataj kaj galkanalaj
    Karencaj
    Metabolaj kaj endokrinaj
    Urinaj
    Sangaj
    Nervaj
    Mensaj
    Hau'taj
    Viraj
    Virinaj
    Ostaj, artikaj, muskolaj, tendenaj
    Okulaj
    Malignaj
Terapioj
Famaj naturkuracistoj
Fakvortaro
Fakverkaro
Kongresoj
Au'toroj
Kontakto
Ligoj

Renoptozo au' renofalo au' loks'ang'a reno

Pro diversaj kaŭzoj (traŭmoj, falo, troa malgrasiĝo, pluraj akuŝoj, malfortiĝo de la abdomenaj parietoj ktp.) la reno povas forlasi sian situon, kaj tiu lokŝanĝo, plej ofte malsupren, estigas diversajn perturbojn: pezosenton aŭ doloron ĉe la lumba regiono, digestajn malordojn (senapetiteco, dispepsio, mallakso, stomaka acidsento), nervajn malordojn (deprimeco aŭ ekscitiĝo), kaj ankaŭ kurbigon de la uretero, kiu, siavice, malhelpas la glatan fluadon de la urino. Tiu ĉi tiam akumuliĝas supren ĝis atingi la pielon kaj la renajn duktojn kaj duktetojn (akvorenozo; hidronefrozo).



supren

Kuracado

Ripozo enlita; bona kaj sana nutrado; uzado de ortopedia abdomena zono; fortikigo de la abdomena muskolaro per gimnastikaj ekzercoj: kuŝante (ne starante) levu kaj mallevu la krurojn, sidiĝu kaj kuŝiĝu ne vin apogante sur la manoj, movu cirkle la krurojn, apartigu kaj kunigu la femurojn kontraŭ la rezisto de helpanto; abdomena masaĝo; varmaj sidbanoj 10-15 minutaj, aŭ prefere jena alterna sidbano: plenigu grandan kuvon per akvo laŭeble varma kaj alian grandan kuvon per malvarma akvo; unue sidiĝu en la varman akvon dum 3 minutoj, tuj poste en la malvarman akvon dum 1 minuto, kaj ripetu la samon kvarfoje. La tuto daŭras sume 16 minutojn. Por ke la varma akvo ne malvarmiĝu, aldonu laŭbezone pli varman akvon al koncerna ujo. En ekstrema okazo, ĥirurgia operacio estas akceptebla.

Tiu sama kuracado tre taŭgas ankaŭ ĉe hernioj (epigastra, ingvena aŭ umbilika) kaj visceroptozo (falo aŭ lokŝanĝo de intestoj, stomaka disstreĉiĝo aŭ dilatiĝo ktp.).



supren

Cistito au' inflamo de la urinveziko / Piurio (puso en urino)

© 2005-2007 MZ-Verlag