Startejo
La korpo de la homo
Malsanoj
    Infektaj akutaj
    Infektaj kronikaj
    Infanaj
    Koraj kaj arteriaj
    Vejnaj kaj limfaj
    Spiraj
    Alergio kaj astmo
    Nazaj
    Orelaj
    Faringaj kaj laringaj
    Digestaj
    Hepataj kaj galkanalaj
    Karencaj
    Metabolaj kaj endokrinaj
    Urinaj
    Sangaj
    Nervaj
    Mensaj
    Hau'taj
    Viraj
    Virinaj
    Ostaj, artikaj, muskolaj, tendenaj
    Okulaj
    Malignaj
Terapioj
Famaj naturkuracistoj
Fakvortaro
Fakverkaro
Kongresoj
Au'toroj
Kontakto
Ligoj

Rena s'tonozo (litiazo)

Ĉe certaj perturboj, metabolaj aŭ aliaj, la diversaj materioj, kiujn la urino normale enhavas kaj glate eliminas eksteren, fariĝas nesolveblaj, almenaŭ parte, kaj precipitiĝas en la renajn duktetojn kaj duktojn. Ĉe la komenco, la precipitaĵoj estas tre malgrandaj kaj ne estigas ĝenajn simptomojn; sed poste ili pligrandiĝas kaj formas kvazaŭ sablerojn, kiuj iom post iom kuniĝas formante ŝtonetojn kaj ŝtonojn (litiazo). Tiuj ŝtonoj povas esti for-mitaj el ureatoj, oksalatoj kaj fosfatoj.


 

Rena s'tonozo



supren

Jen la simptomoj de rena litiazo

doloro. Kelkfoje temas pri pezosento aŭ malakra doloro ĉe la lumba regiono, kiu intensiĝas ĉe palpado, marŝo, veturo, fizikaj ekzercoj ktp. Alifoje la doloro estas akra, eĉ akrega, kiel okazas ĉe rena koliko, kun propagado en direkto al la generaj organoj. Tiu dolora krizo ofte indikas, ke ŝtoneto eniris la ureteron kaj malglate ĝin trairas.
hematurio (sangurinado).
refleksaj fenomenoj en aliaj organoj (veziko, digesta aparato, aliflanka sana reno ktp. ), kiuj ofte erarigas la kuraciston.
ŝtonelimino, kiu faciligas la diagnozon kaj eĉ la kuracadon, se oni ĝin analizas.


supren

Post kelka tempo la ŝtono kaŭzas renan traŭmon kaj kongeston, kiuj sekvigas iafoje urinan retenon kun infekto. Aperas tiam alia simptomo: piurio (puso en urino).



supren

Kuracado

Se temas pri rena koliko, apliku oftajn klisterojn de 1 litro da varma akvo, kaj prenu banon laŭeble varman de via tuta korpo, ĝis la kolo, dum 15-30 minutoj, kaj ripetu ĝin, se necese. Aldonu de temp' al tempo akvon pli varman por ke la temperaturo de la bano restu la sama. Se vi ne havas grandan banujon, enakvigu almenaŭ vian trunkon aŭ torson. Se la doloro estas malakra, la bano povas esti malpli longa. Se ne eblas prepari tiun banon, apliku fomentaĵojn laŭeble varmajn sur la lumban kaj ventran regionojn kaj kovru ilin per seka flanelo por konservi la varmon; aŭ apliku sur la fomentaĵojn botelojn kun varma akvo. Renovigu ilin laŭbezone. Krome, por sendoloriĝi, trinku tizanon aŭ dekokton de papavo aŭ papaveto. La forta spasma doloro kaŭzita de la ŝtono ĉesas nur, kiam ĝi enfalas en la vezikon. Ripozu enlite dume.

Ĉe ureata litiazo evitu ĉiuspecajn viandaĵojn, fiŝaĵojn, konservaĵojn, kolba-sojn, spicaĵojn, alkoholaĵojn, ĉokoladon, kakaon, kafon, teon, fromaĝon, ovaĵojn kaj sekajn legomojn (lento, pizo, kikero, fazeolo, fabo, sojo ktp.). Estas permesate manĝi tre modere: lakton (prefere jogurton), kremon, buteron kaj nuksojn. Estas rekomendindaj: freŝaj kaj sekigitaj fruktoj, krudaj salatoj, boligitaj legomoj kaj integraj cerealoj.

Ĉe oksalata kaj fosfata litiazoj evitu ĉiuspecajn viandaĵojn, konservaĵojn, kolbasojn, alkoholaĵojn, ĉokoladon, kakaon, kafon, teon, lakton, fromaĝon, ovaĵojn, okzalon, bliton, spinacon, brasikon, florbrasikon kaj cikorion. Estas permesate manĝi tre modere: sekajn legomojn, kremon, buteron kaj nuksojn. Estas rekomendindaj: freŝaj kaj sekigitaj fruktoj (escepte de fragoj kaj sekigitaj figoj), krudaj salatoj, boligitaj legomoj kaj integraj cerealoj.

Tri fojojn semajne prenu vaporbanon de la malsupra duono de la korpo, tio estas, de la zono ĝis la piedoj, dum 20-30 minutoj. Unu fojon semajne prenu vaporbanon (saŭno) al via tuta korpo. Malproksime de la manĝoj trinku tizanojn de urinigaj herboj.

La absoluta ripozo enlite estas nepre necesa tiom longe kiom persistas la doloroj kaj la hematurio. Sed, kiam la ĝenaj simptomoj malaperas, estas konsilinde longe marŝi, ĉar la fizika aktiveco multe helpas elimini la ekskreciaĵojn. Ĉiutagaj sunbanoj kaj spiraj ekzercoj ankaŭ utilas.

La ĥirurgia operacio estas akceptebla nur, kiam ĉiuj aliaj rimedoj malsukcesas. Krome, la eltiro de ŝtono estas nur provizora solvo, ĉar la "fabriko" de tiuj ŝtonoj kuŝas en la organismo mem, kaj ĝi certe plu produktos aliajn, se la dieto kaj la aliaj antaŭe menciitaj indikoj ne estas severe kaj daŭre observataj.



supren

Piurio (puso en urino) / Pielito kaj pielorenito

© 2005-2007 MZ-Verlag