Startejo
La korpo de la homo
Malsanoj
    Infektaj akutaj
    Infektaj kronikaj
    Infanaj
    Koraj kaj arteriaj
    Vejnaj kaj limfaj
    Spiraj
    Alergio kaj astmo
    Nazaj
    Orelaj
    Faringaj kaj laringaj
    Digestaj
    Hepataj kaj galkanalaj
    Karencaj
    Metabolaj kaj endokrinaj
    Urinaj
    Sangaj
    Nervaj
    Mensaj
    Hau'taj
    Viraj
    Virinaj
    Ostaj, artikaj, muskolaj, tendenaj
    Okulaj
    Malignaj
Terapioj
Famaj naturkuracistoj
Fakvortaro
Fakverkaro
Kongresoj
Au'toroj
Kontakto
Ligoj

Pielito kaj pielorenito

Je la komenco de la uretero ekzistas rena pelveto nomita,, pielo". Ĝia inflamo nomiĝas pielito. Plej ofte la reno mem ankaŭ partoprenas la inflamon, kaj tiun malsanon oni nomas pielorenito. Se samtempe ekzistas dilatiĝo de la pielo, oni parolas pri pielorenozo (-nefrozo).

La mikroba infekto, la kongesto, la urina reteno, la traŭmoj, la litiazo (ĉeesto de ŝtonoj) ktp. estas la ĉefaj kaŭzoj de tiuj malsanoj.

Jen la simptomoj de akuta pielorenito: senapetiteco, tremo, febro, senforteco, vomado, mallakso (kelkfoje lakso), lumba doloro, piurio (puso en urino: puspisaĵo), perturboj de urinado ktp. La kuracado estas ekzakte kiel supre indikite por akuta renito. Sed, se la febro estas alta, ne prenu var-majn banoj. Malaltigu ĝin aplikante malvarman kompreson sur la ventron kaj ŝanĝu ĝin ĉiu-10-15-minute. Nokte, apliku la saman kompreson, sed ne ŝanĝu ĝin ĝis la sekva mateno.

Kiam oni malsukcesas kuraci la akutan pieloreniton (plej ofte pro erara kuracado), ĝi pasas al kronika stato, kies simptomoj estas: urino tro abunda, malklara pro la puso; malpliiĝo de la ureo en urino; ofta urinado dumnokte; temperaturo normala aŭ super ĝi je malgranda grado; trograndiĝo de la renoj, kiuj doloras ĉe palpado; digestaj perturboj; kelkfoje malgrasiĝo kaj senforteco.

La kuracado de kronika pielonefrito estas ekzakte kiel supre indikite por kronika renito. Vi povas alternigi la varmajn banojn kun vaporbano de la malsupra duono de la korpo, tio estas, de la zono ĝis la piedoj, dum 20-30 minutoj; ekzemple: ĉe paraj tagoj prenu la vaporbanon, kaj ĉe neparaj ta-goj la varman banon. Unu fojon semajne prenu vaporbanon (saŭno) al via tuta korpo.



supren

Rena s'tonozo (litiazo) / Kronika renito au' reninflamo

© 2005-2007 MZ-Verlag