|
|
 |
 |
 |
 |
Kronika renito au' reninflamo
|
|
|
Kiam oni malsukcesas kuraci la akutan reniton (ĉu pro ĝia graveco, ĉu pro malbona korpa kondiĉaro aŭ pli ofte pro erara kuracado), ĝi pasas al kronika stato. En tiu okazo faru la jenon:
Ripozu multe enlite. Evitu la laciĝon kaj la strebadojn. Se eble, loĝu en seka sunbrila regiono. Zorgu, ke viaj piedoj estu ĉiam varmaj kaj prenu ĉiutage piedbanojn en akvo laŭeble varma, aldonante de temp' al tempo akvon pli varman por ke la temperaturo de la bano restu la sama. Ĝia daŭro varias inter 10 kaj 15 minutoj kaj oni povas ĝin ripeti la saman tagon. Seka brosado de la piedoj ankaŭ utilas.
Tri aŭ kvar fojojn semajne, antaŭ vespermanĝo, prenu varman banon ĝis la kolo dum 10-15 minutoj kun energia brosado de la tuta korpo sub la akvo (por ke vi ne laciĝu, prefere helpanto brosu vin); aŭ se vi ne eltenas tiun banon, prenu banon de la malsupra duono de la korpo aŭ almenaŭ de la torso kiel supre indikite por akuta reninflamo; aldonu de temp' al tempo akvon pli varman. Tuj post la bano envolvu vin mem kiel jam dirite, metu botelojn kun varma akvo ĉe viaj piedoj kaj flankoj, kaj restu senmove 30-50 minutojn por ŝvitado.
La aliajn tagojn de la semajno, antaŭ vespermanĝo, vi mem aŭ prefere helpanto devas energie frotadi vian korpon dum 2 minutoj per spongo aŭ tuko ofte trempita en akvon laŭeble varman kaj apenaŭ premtordita laŭ ĉi tiu vico; 1.) la krurojn, 2.) la brakojn, 3.) la ventron, la bruston kaj la dorson. Tuj poste sekiĝu kaj enlitiĝu. La celo de tiu ĝenerala frotado estas draste stimuli la funkciadon de la haŭto, kiun ni povas konsideri ĝis certa grado kiel kroman, plian aŭ suplementan renon. Eĉ pli efikoplena ankoraŭ estas jeno: la helpanto prenu freŝan urtikon je la radiko kaj frapu per ĝi la tutan dorson de la paciento, de ŝultroj ĝis pelvo. Kiel sciate, la urtiko pikas sentigante brulumon, kaj ĝuste per tiu incitado la aktiveco de la haŭto estas intensigita. Se urtiko ne estas havebla, vi sentos preskaŭ la saman sanigan efikon aldonante manplenon da sinapa faruno al iu ajn el la antaŭe menciitaj varmaj banoj.
"Elektra forno" ankaŭ povas kontribui al plia ŝvitado. Se vi estas senfebra kaj viaj koro kaj arterioj (sangopremo ktp.) estas normalaj, prenu sunbanon tutnude. Komencu dum 1 minuto kaj aldonu 1 minuton ĉiutage ĝis atingi 15-20 minutojn kaj tiam daŭrigu tiun tempodaŭron seninterrompe. Turnu vin por ricevi la sunradiojn kaj sur la dorsa kaj sur la ventra flankoj. Se vi ne eltenas sunbanon, ĉesigu ĝin. Ankaŭ ne prenu ĝin dum malvarma vetero.Kiel ĉe akuta renito, ankaŭ ĉe kronika estas observenda severa dieto vegetara kaj sensala. Komencu dieti kun maturaj krudaj fruktoj; post kelkaj tagoj manĝu krudajn salatojn, boligitajn legomojn ktp. Zorgu pri la ĉiutaga ĝusta intesta funkciado. La abdomena masaĝo estas rekomendinda. Mal-proksime de la manĝoj trinku tizanojn de urinigaj herboj: stigmoj de maizo, pedunkloj de ĉerizoj, borago, violfloroj, radiko de celerio, ekvizeto ktp.
|
supren
|
Pielito kaj pielorenito / Akuta renito au' reninflamo
|
|
 |