Startejo
La korpo de la homo
Malsanoj
    Infektaj akutaj
    Infektaj kronikaj
    Infanaj
    Koraj kaj arteriaj
    Vejnaj kaj limfaj
    Spiraj
    Alergio kaj astmo
    Nazaj
    Orelaj
    Faringaj kaj laringaj
    Digestaj
    Hepataj kaj galkanalaj
    Karencaj
    Metabolaj kaj endokrinaj
    Urinaj
    Sangaj
    Nervaj
    Mensaj
    Hau'taj
    Viraj
    Virinaj
    Ostaj, artikaj, muskolaj, tendenaj
    Okulaj
    Malignaj
Terapioj
Famaj naturkuracistoj
Fakvortaro
Fakverkaro
Kongresoj
Au'toroj
Kontakto
Ligoj

Akuta renito au' reninflamo

Ĝi prezentas diversajn formojn laŭ la lokiĝo de la lezoj. Se la renaj korpetoj (glomeruloj) estas atakitaj, la malsano nomiĝas glomerulorenito, kies ĉefaj simptomoj estas perturboj de la nitrogena eliminado kun hipertensio (tro alta sangopremo) kaj kora hipertrofio (nenormala trograndiĝo de la koro). La urino estas kaŝtankolora kaj enhavas ruĝajn sangoglobetojn. La natria klorido (salo) eliminiĝas normale kaj tial la edemoj (ŝveloj) estas maloftaj. Sed ekzistas danĝero de uremio, tio estas, toksiĝo de la sango per ureo, ne sufiĉe eliminata de la renoj. (Pli ol 0,50 gramoj elmilo da ureo en la sango laŭ la metodo Ambard-Moog, kaj pli ol 0,35 gramoj elmilo laŭ la metodo Faŭcett-Scott indikas uremion).

Se la renaj duktetoj aŭ tubetoj estas atakitaj, la malsano nomiĝas renozo (nefrozo), kies ĉefaj simptomoj estas la edemoj pro retenado de natria klorido. La urino ne enhavas ruĝajn sangoglobetojn, sed ekzistas albuminurio kaj cilindrurio (ĉeesto de albumino kaj cilindroj en la urino). La nitrogena eliminado kaj la sangopremo estas normalaj, sed ekzistas danĝero de eklampsio (konvulsiaj spasmoj).

Ne ĉiam tiuj formoj prezentiĝas puraj. Ekzistas ankaŭ miksaj formoj kun ĝeneraliĝintaj kaj persistaj edemoj, malpliiĝo de la eliminado de natria klorido, hematurio (sangurinado), grava perturbo de la nitrogena eliminado, hipertensio kaj kora hipertrofio. Tiuj miksaj formoj signifas danĝeron de uremio kaj eklampsio.



supren

Kuracado

Enlitiĝu kaj absolute ripozu dum la tuta daŭro de la malsano en ĉambro bone aerumita. Manĝu nenion solidan dum la unuaj tagoj. Nur trinku laŭvole akvon kun citronsuko aŭ kun suko de freŝaj fruktoj. Sed se vi urinas malmulte kaj ŝvitas nesufiĉe, ne trinku tro da likvaĵo. Ĉiumatene kaj ĉiuvespere apliku klisteron de 1 litro da varmeta akvo (se temas pri infano, la kvanto devas esti proporcie malplia). Tiu ĉiutaga intesta lavado tre gravas. Se vi havas simptomojn de toksiĝo, la klisteroj devas esti pli altaj (uzu tiucele sondilon 20 aŭ 25 centimetran) kaj pli oftaj. En tiu okazo ankaŭ povas helpi 10-15 minuta bano en akvo tiom varma kiom nur eble elteni de la malsupra duono de la korpo, tio estas, de la zono ĝis la piedoj. Se vi ne havas taŭgan banujon tiucele, enakvigu almenaŭ vian trunkon aŭ torson,
restante duonkuŝanta 10-15 minutojn en granda kuvo plenigita per akvo laŭeble varma. Aldonu de temp' al tempo akvon pli varman por ke la temperaturo de la bano restu la sama. Tuj post la bano envolvu vin mem unue en littuko kaj due en varma litkovrilo aŭ mantelo, metu kaŭĉukajn ujojn kun varma akvo ĉe viaj piedoj kaj flankoj, kaj restu senmove dum 30-50 minutoj por estigi abundan ŝvitadon. Se vi bone toleras tiun banon, prenu ĝin unu fojon ĉiutage. Alikaze anstataŭigu ĝin per varmaj banoj de manoj kaj antaŭbrakoj ĝis la kubutoj, kaj de piedoj kaj kruroj ĝis la genuoj. Utilas ankaŭ apliki sur la lumban regionon varmajn fomentaĵojn aŭ kaŭĉukan ujon kun varma akvo, renovigante ĝin laŭbezone.

La daŭro de la severa dieto de suko de fruktoj miksita kun akvo dependas de la graveco de la akuta atako. Post kelkaj tagoj komencu dieti kun maturaj krudaj fruktoj. Maksimuma kvanto: 2, 5-3 kilogramoj en 24 horoj dis-dividitaj en 4 aŭ 5 manĝoj. Kaj observu tiun dieton de fruktoj dum pluraj tagoj, eĉ semajnoj, ĝis pliboniĝo de via sanstato. Dume daŭrigu seninterrompe la ĉiutagajn klisterojn, la varmajn banojn kaj absolutan ripozon supre indikitajn.

Se vi ne eltenas la dieton de nuraj fruktoj, intermetu tagojn en kiuj vi trinkos nur lakton.

Kiam via sanstato pliboniĝas (la analizo de la urino helpos indiki tion), vi povas manĝi tagmeze kaj vespere krudajn salatojn spicitajn nur per citronsuko, sen salo, vinagro kaj oleo; matene kaj posttagmeze manĝu nur freŝajn fruktojn. Post kelkaj tagoj aldonu boligitajn legomojn, sen salo. Nur ĉe la fino de la kuracado manĝu iom da nefreŝa sensala tritika (integra) aŭ sekala pano. Tute ne manĝu sekajn legomojn eĉ post resaniĝo (lento, pizo, kikero, fazeolo, fabo, sojo ktp.). Ĝis kompleta normaliĝo de la urinanalizo kaj de la sangopremo evitu absolute la salon kaj la spicaĵojn, daŭrigante la vegetaran dieton.

Ni insistas, ke la absoluta ripozo enlite estas nepre necesa dum la tuta daŭro de la malsano, almenaŭ tiom longe kiom persistas la hematurio kaj la albuminurio. Poste oni povas ellitiĝi por kelkaj minutoj la unuajn tagojn, plilongigante iom post iom la tempodaŭron laŭmezure kiel oni pliboniĝas neinterrompante la dieton nek la banojn.

Por batali kontraŭ la anemio, unu el la plej konstantaj simptomoj de la renito, ni varme rekomendas trinki ĉiutage du glasojn da suko de krudaj karotoj, kiun oni ekstraktas jene: purigu krudajn karotojn per broso kaj fluanta akvo, raspu ilin subtile kaj la raspitaĵon elpremu en peco da tolaĵo (specialaj ekstraktiloj de suko estas aĉeteblaj en magazenoj). Povas taŭgi ankaŭ tiucele la suko de aliaj krudaj legomoj, verdaj aŭ ne (laktuko, celerio, tomato, ruĝa beto ktp.). Ni ne forgesu, ke la verda substanco de la legomoj (klorofilo), same kiel la alikoloraj substancoj, facile asimiliĝas kaj transformiĝas en la ruĝan substancon de la sango (hemoglobino).

Varman piedbanon daŭre prenu ĉiutage ĝis kompleta resaniĝo.

Tre gravas helpi kiom nur eble la renon dum la malsano, malpliigante ĝian laboron. Oni tion atingas pliigante la funkcion de la aliaj ekskreciaj organoj, ĉefe la haŭto kaj la dikintesto, kaj tial ni insistas pri la klisteroj kaj la ŝvitado.En kelkaj okazoj estas konsilinde uzi laksigilon por intensigi la intestan eli-minadon, kaj, se ne estas febro, "elektran fornon" instalitan en la lito mem por estigi abundan ŝvitadon.



supren

Kronika renito au' reninflamo / Malsanoj de la urina aparato

© 2005-2007 MZ-Verlag