|
|
 |
 |
 |
 |
Menopau'zo
|
|
|
kiu indikas la finiĝon de la menstrua vivo, estas karakteriza periodo pro diversaj simptomoj multfoje tiam aperantaj: intermitaj varmeksentoj, kvazaŭ ondoj da varmego, kiuj trafas precipe la kapon, kolon kaj supran parton de la torako, ofte sekvataj de abunda ŝvitado; kapdoloro; palpitacioj; laceco; orelzumoj; vertiĝo; incitiĝemo; sendormeco; deprime-co; ktp.
La ĝenerala kuracado supre indikita tre taŭgas por menopaŭzo kaj plene sufiĉas por malaperigi ties ĝenajn simptomojn.
Ne forgesu, ke menopaŭzo estas normala proceso, kiun ĉiu virino atinganta certan aĝon devas trapasi. Kiam ĝi alvenas, oni devas respekti ĝin, observante nur la suprajn indikojn, se ekestas iu ĝeno aŭ perturbo.
Estas tute senutile kaj eĉ danĝere kontraŭagi la naturajn leĝojn, kaj obsti-ne pretendi plidaŭrigi funkcion, kiu nepre devas iam ĉesi. Uzado de hormonoj kaj aliaj drogoj ĉe menopaŭzo nur povas konduki al veraj malsanoj, ofte gravaj kaj eĉ nekuraceblaj (kancero ktp.).
Koncerne la supre menciitajn virinajn endokrinajn perturbojn, ni insistas pri la graveco de la mallakso, kongesto kaj inflamo de la dika intesto, same kiel de la psikaj kaŭzoj en ties estigo. Malkontenteco pri sia propra sekso, fiaskoj, disreviĝoj, konfliktoj diversspecaj tre ofte naskas konsciajn kaj nekonsciajn fortojn, kiuj povas tradukiĝi kun paso de la tempo per amenoreo, dismenoreo aŭ menoragio, aŭ influi al la apero aŭ intensigo de la me-nopaŭzaj ĝenoj. Kompreneble tiuj kazoj postulas psikoterapian kuracadon.
Ni supre diris, ke la menopaŭzo indikas la finiĝon de la menstrua vivo; ne de la seksa vivo. Sana virino post menopaŭzo povas vivi kaj labori normale, kaj tute ne devas sin konsideri sentaŭga aŭ malestiminda.Ĉar ni pritraktas ĉi tie nur metabolajn kaj endokrinajn malsanojn, ĉiuj aliaj virinaj malsanoj aŭ perturboj, ne strikte endokrinaj, estas aparte pritraktataj en speciala ĉapitro. Vidu sub: Virinaj malsanoj.
|
supren
|
Menoragio
|
|
 |