|
|
 |
 |
 |
 |
Menoragio
|
|
|
(troa menstrua sangado) povas okazi pro uteraj malsanoj (fibromo, inflamo, ulcero ktp. ), pro pelva kongesto (kelkfoje en ligo kun angi-, kor- aŭ renmalsanoj), pro perturboj de la sanga koagulkapablo, pro ovaria misfunkcio, nervaj kaŭzoj ktp. Kompreneble oni devas unue kuraci la kaŭzon, kiu estigas la menoragion. Ripozu enlite; apliku malvarmajn kompresojn sur la malsupran parton de la ventro, renovigante ilin ofte; trinku tizanojn de iu sanghaltiga herbo ekzistanta en via lando (Capsella bursa-pastoris (paŝtista kapselo), ekvizeto ktp.); trinku ĉiuhore aŭ ĉiuduahore kulerplenon da suko de krudaj rafanetoj (raspu ilin subtile kaj la raspitaĵon elpremu en peco da tolaĵo); unu fojon enstomakigu ankaŭ unu kafkulerplenon da salo solvita en duontaso da malvarma akvo (tiu solvaĵo, same kiel la suko de rafanetoj, havas sanghaltigajn ecojn); du aŭ tri fojojn tage enŝprucigu en la vaginon 1 litron da dekokto de ekvizeto laŭeble varma (40-42 °C; se ekvizeto ne estas havebla, uzu simplan varman akvon).
Normala virino menstruas mezkvante dum 33 jaroj, proksimume de siaj 14a ĝis 47a jaro; sed tiuj ciferoj tre varias laŭ klimato, raso, familiaj kaj sociaj faktoroj ktp. Tiu funkcio povas do starti en la aĝo de 10-11 jaroj; kaj kelkfoje ĝi ĉesas nur post la 50a.
|
supren
|
Menopau'zo / Dismenoreo
|
|
 |