(malfacila aŭ dolora menstruado) suferigas multajn virinojn ekde 7-10 tagoj antaŭ ĉiu menstruo. Nerva incitiĝemo, angoro, deprimeco, emocia nestabileco, kap-, lumb- kaj ventrodoloroj, mama kongesto ktp. konsistigas kvazaŭ regulan malsanon, kiu ĝenas ilin ĉiumonate, devigante ilin eĉ enlitiĝi kelkfoje.
En tiu kazo, ekde 7-10 tagoj antaŭ ĉiu menstruo, prenu ĉiuvespere, 1 horon antaŭ vespermanĝo, 10-15 minutan sidbanon en akvon tiom varman kiom nur eble elteni, kaj aldonu de temp' al tempo akvon pli varman por ke la temperaturo de la bano restu la sama. Se ne eblas prepari tiun banon (aŭ se la menstruo jam komenciĝis), apliku fomentaĵon laŭeble varman sur la malsupran parton de la ventro, kaj kovru ĝin per seka flanelo por konservi la varmon; aŭ apliku sur la fomentaĵon kaŭĉukan ujon kun varma akvo, kaj renovigu ĝin laŭbezone. Por sendoloriĝi, trinku tizanon aŭ dekokton de papavo aŭ papaveto. Oftaj klisteroj de 0,5-1 litro da varma akvo ankaŭ utilas.
|