|
|
 |
 |
 |
 |
Miksedemo
|
|
|
estas plursence la malo de la Basedova malsano. Dum ĉi tiu estas karakterizata per pliiĝintaj metabolo kaj mensa aktiveco, ĉe miksedemo estas malpliiĝo de tiuj vivesencaj funkcioj. La haŭto de la vizaĝo kaj ofte ankaŭ tiu de la brakoj kaj kruroj iĝas dika, seka kaj skvameca. Ĉar sera muka likvaĵo akumuliĝas sub la haŭto (jen la deveno de la vorto "miksedemo"), la paciento prezentas karakterizan aspekton de ŝvelo. Speciale elstaras la dikiĝinta nazo; sed ankaŭ la lango plidikiĝas, kaj la interpalpebra aperturo malvastiĝas. La haroj estas sekaj, rompiĝemaj, kaj defalas. La kapableco kaj lerteco malpliiĝas. La korpa temperaturo (malpli ol 36 °C) kaj la pulsorapideco estas sub la normalo. La malvigleco de la intestaj movoj kondukas al mallakso. Samtempe aperas muskola malforteco, malpli-iĝo de la mensa kapablo kaj anima malvigleco. Kelkfoje estas artikaj kaj muskolaj doloroj; pli ofte senapetiteco, malfacila spirado, surdeco, raŭkeco kaj pigreco. Se temas pri denaska malsano aŭ se ĝi estiĝis dum la infanaĝo, oni ankaŭ povas konstati nanecon pro nesufiĉa kreskado kaj idiotecon pro cerba degenero (kreteneco).
La ĝenerala supre indikita kuracado estas komplete aplikebla al miksedemo. Fruktoj, lakto, jogurto, kremo, butero kaj ovoflavo estas rekomendindaj, same kiel krudaj salatoj kaj ties ĵus elpremitaj sukoj riĉaj je vitamino A: karoto, tomato, spinaco, laktuko, verda brasiko, skarolo, verdaj faboj kaj fazeoloj ktp. Unu fojon tage apliku sur la kolon malvarman kompreson trempitan en argilan akvon, kaj demetu ĝin post 2-3 horoj. Ĉiunokte apliku sur la kolon argilan kataplasmon (vidu supre) kaj demetu ĝin la sekvantan matenon aŭ post 4 horoj. Se vi suferas de malvarmaj piedoj, mergu ĉiutage viajn piedojn kaj krurojn ĝis la genuoj en akvon kiel eble plej varman dum 3 minutoj, kaj tuj poste en malvarman akvon dum 1 minuto, kaj ripetu la samon kvarfoje senprokraste unu post la alia (la tuto, kiu daŭras sume 16 minutojn, estas farenda malproksime de la manĝoj). La mara klimato estas rekomendinda. Ĉe kelkaj kazoj (denaska manko de la tiroido, ĥirurgia fortranĉo de tiu glando ktp.), la tiroidekstrakto povas esti necesa; sed oni devas ĝin preni nur laŭ kuracista preskribo.
|
|

Vizag'o je miksedemo

|
supren
|
|
 |