La Basedova malsano estiĝas, kiam la hipertrofiita (trograndiĝinta) tiroida glando enverŝas en la sangon sian sekreciaĵon tro abundan aŭ difektŝanĝitan.
Aperas tiam simptomoj de toksiĝo, nervaj ĉe la komenco: maltrankvileco, palpitacioj, incitiĝemo, sendormeco, malvigleco. Poste aperas konstanta tro rapida pulso; mola, sendolora, ofte pulsanta strumo (kropo); elstarantaj okuloj, kaj tremantaj manoj. La fizionomio estas karakteriza: fiksa rigardo, tro vasta interpalpebra aperturo, senpalpebrumado. Kiam la paciento ri-gardas malsupren, la supra palpebro ne sekvas la okulon, kiel ĉe sana homo, sed restas senmova. La okuloj estas brilaj kaj malsekaj. Kiam la ek-softalmio (troelstarantaj okuloj) estas tre granda, povas okazi inflamo kaj eĉ detruo de la korneo (travidebla antaŭa membrano de la okulo).
La haŭto estas malseka kaj ŝvitema. Kelkfoje aperas iom da febro. Mal-graŭ bona apetito la paciento kontinue malgrasiĝas. Liaj haroj ofte defalas kaj liaj ungoj iĝas rompiĝemaj. La kora aktiveco kreskas kaj ties batado po-vas atingi ĝis 160 ĉiuminute, ne malkreskante dum la ripozo. Oftaj laksoj intensigas la malgrasiĝon. Glikozo en urino povas aperi post enstomakigo de malgranda kvanto da sukero.
La nerva maltrankvilo manifestiĝas per angoro, agitiĝo kaj tremantaj movoj, naŭzo, kordoloro, ŝvitatakoj kaj kramfoj, kiuj povas konduki eĉ al mensa perturbo. Pro muskola atrofio povas prezentiĝi gamba malforteco. Sen trafa kuracado, aparte en malfavoraj vivkondiĉoj, la morto fine alvenas pro kora trolaciĝo.
Observu la vegetaran dieton supre indikitan, sed atentu la jenajn rimarkigojn: salon ne uzu aŭ nur tre malmulte; ne trinku maran akvon; manĝu modere ovoflavon, sed ovoblankon ne manĝu; ĝenerale albuminojn prenu en nur malgrandaj kvantoj; manĝu modere laktaĵojn (lakto, jogurto, butero, fromaĝo, kremo).
Suferantoj de Basedova malsano tute ne rajtas preni sunbanojn. lli devas eviti laŭeble la sunon, la varmegon, la lacecon kaj la nervostreĉadon. Ripozkuracado, prefere en mezalta arbarriĉa montaro, estas konsilinda. Male, la alta montaro kaj la mara klimato estas evitendaj. Aerbanoj (en la ombro), profunda spirado, malstreĉiĝo, ripozkuŝado sub libera ĉielo (en la ombro) kontribuas al la spirita trankvileco. Evitu laŭeble emociojn, maltrankviliĝon kaj ekscitiĝon.
Ĉiuvespere, 1 horon antaŭ vespermanĝo, banu vian tutan korpon, ĝis la kolo, dum 10-15 minutoj laŭ jenaj temperaturoj: la unuan tagon, je 35 °C; la duan tagon, je 34 °C; la trian tagon, je 33 °C; ĉiun sekvantan tagon malpliigu 1 °C, ĝis atingi 28 aŭ 29 °C, kaj tiam daŭrigu ĉiuvespere kaj seninterrompe je tiu lasta temperaturo, se eble. Se vi ne bone eltenas 28 aŭ 29 °C, prenu la banon je 30 °C.
Se vi ial ne povas preni tiun banon aŭ ne havas taŭgan banujon, anstataŭi-gu ĝin per bano ĝis la zono aŭ per sidbano je la supre indikitaj temperaturoj, kaj tuj poste ŝprucigu malvarman akvon sur la nukon dum 1-2 minutoj. En kelkaj kazoj povas utili malvarmaj kompresoj sur la krurojn, antaŭbrakojn kaj torson dum 15-30 minutoj, malproksime de la manĝoj (3 horojn poste), 2-3 fojojn ĉiutage; aŭ malvarma envolvkompreso de la akseloj ĝis la maleoloj (la brakoj restas liberaj) dum 45 minutoj, unu horon antaŭ vespermanĝo.
Plurfoje dum la tago apliku malvarmajn kompresojn sur la antaŭkoran regionon kaj ŝanĝu ilin ĉiujn 5-10 minutojn, dum duonhoro. En kelkaj kazoj konvenas apliki tiujn kompresojn sur la nukon. Nur esceptaokaze apliku kaŭĉukan ujon kun glaciakvo sur la antaŭkoran regionon, sed nur dum 5 minutoj, envolvante ĝin unue en flanelo. Ankaŭ utilas klisteroj el 200-300 gramoj da glaciakvo por kelkminuta retenado unu fojon ĉiutage dum unu semajno.
Ĉiunokte, ĉe enlitiĝo, apliku sur la kolon argilan kataplasmon kaj demetu ĝin la sekvantan matenon aŭ post 3-4 horoj. (Miksu argilon kun malvarma akvo, kaj apliku tiun kaĉon en rektan kontakton kun la haŭto de la kolo 1, 5-2 centimetrojn dika; kovru ĝin per tuko trempita en malvarman akvon kaj vindu la tuton). Se ne eblas apliki tiun kataplasmon, anstataŭigu ĝin per malvarma kompreso sur la kolon.
Sugestio, hipnoto kaj psikoterapio (sen drogoj!) fare de kompetenta profesiulo povas ofte utili al la paciento.
Ĉe kelkaj gravaj kazoj la ĥirurgia operacio estas akceptebla.
|
|

Okuloj je Basedova malsano

|